Maria Elworthy-Posenaer
Maria Elworthy-Posenaer [POzenar] (antaŭ sia edziniĝo nomiĝis Maria Posenaer) (naskiĝis la 19-an de oktobro 1874 en Antverpeno, mortis la 25-an de marto 1956 en Wilrijk) estis belga esperantistino kaj tradukistino nederlanda-franca-angla-Esperanto. Ŝi estis filino de Franciscus Stephanus Jacobus Posenaer kaj Maria Theresia Josephina De Bruyn, kaj fratino de Felix kaj de la pentristo Jozef Posenaer (1876 - 1935).
Ŝi lernis Esperanton en 1906 [1], estis membro de la LLK de la UK 1911 kaj de la UK 1928 kaj komitatano de Belga Ligo Esperantista.
Esperanta biografieto aperis en Belga Esperantisto, decembro 1954, p. 77-78; nekrologo en la sama revuo, aprilo 1956, p. 29.
Originalaj verkoj
- Mi amas vin!, versaĵo premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj de 1912 kaj ricevinta honoran mencion dum la UK 1912 [2].
- La malnova domo, rakonto premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj de 1925 [3].
- Patrinjo, verketo premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj de 1936 [4].
Tradukoj
El la nederlanda al Esperanto ŝi tradukis i.a.:
- Rikke - Tikke - Tak. Romano de Hendrik Conscience (1851/1912), Kronita verko de la Akademio
- Amu unu la alian. Traduko premiita en la Tradukkonkurso Conscience [5]
- La morto de l' amato, el Solena ĵuro de Virginie Loveling, premiita en la Literatura Konkurso de la Esperantista Semajno-Kongreso, Gent, 1913, aperis en Belga Esperantisto, aprilo 1914, p. 132-134
- Pri la Muziko de l' Vivo, Ne dezirita kaj Ni virinoj de Johanna van Woude (1910)
- Kristnasko de Jacob Stinissen (en Belga Esperantisto, decembro 1909, p. 46)
El la franca al Esperanto ŝi tradukis i.a.:
- La kermeso (urba festo) en Monso (La Ducasse de Mons) (en Belga Esperantisto, decembro 1909, p. 58)
Eksteraj ligiloj
- Albumo de Maria Posenaer en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet
- pdf-versio de Rikke-tikke-tak
- Letterenhuis en Antverpeno posedas taglibrojn, poemojn, ktp. de Maria Posenaer.
Referencoj
- ↑ Belga Esperantisto, novembro 1936, p. 84.
- ↑ Belga Esperantisto, novembro 1912, p. 23.
- ↑ Belga Esperantisto, majo 1925, p. 69.
- ↑ Belga Esperantisto, oktobro 1936, p. 79.
- ↑ Menciita en Belga Esperantisto, decembro 1912, p. 15.