Maria Kirchental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspekto de la preĝejo por la montogrimpantoj venantaj el Lofer.

Maria Kirchental estas katolika pilgrimadloko surmonte en Sankt Martin apud Lofer en Salcburgio (Aŭstrio).

La arĥitektura juvelo baroka konstruiĝis laŭ la planoj de la famkonata aŭstra arĥitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach dum la jaroj 1694-1701. Atentigu en la preĝejo la plej grava kolekto de votaj bildoj kaj aĵoj por estonta aŭ estinta resaniĝo de la fideluloj. Ĉi tie vivis kaj deĵoris 20 jarojn la verkisto de edifa literaturo Johann Schmiderer.

Eksteraj ligiloj