Maria Koepcke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Koepcke
Persona informo
Naskonomo Maria Emilia Anna von Mikulicz-Radecki
Naskiĝo 15-an de majo 1924 (1924-05-15)
en Leipzig
Morto 24-an de decembro 1971 (1971-12-24) (47-jaraĝa)
en Peruo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San MarcosUniversitato de Kilo vd
Familio
Patro Felix von Mikulicz-Radecki vd
Edz(in)o Hans-Wilhelm Koepcke vd
Infanoj Juliane Koepcke vd
Profesio
Okupo ornitologo • botanikisto vd
Aktiva en Limo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Koepcke (literumita ankaŭ Köpcke; 15a Majo 1924 – 24a Decembro 1971), estis german-perua ornitologo.

Koepcke, origine Maria Emilie Anna von Mikulicz-Radecki, naskiĝis kaj edukiĝis en Germanio, kaj ricevis PhD en Zoologio el la Universitato de Kiel en 1949. Ŝi poste moviĝis al Peruo, kie ŝi edziniĝis al zoologo Hans-Wilhelm Koepcke en 1950. Kune ili kunlaboris en multe el sciencaj laboro kaj publikaĵoj, kaj havis filinon Juliane. Ŝi estis sukcesa ornitologino pri novtropiko kiam la ornitologio en Sudameriko estis hegemonio de maskloj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Dum Kristnasko de 1971, Koepcke veturis kun sia 17jaraĝa filino per aviadilo LANSA Flugo 508 el Lima al Pukalpa por kuniĝi al edzo por ferio. La aviadilo trafis akran ŝtormon, estis frapita de fulmo, kaj diseriĝis super la Amazona Pluvarbaro. Sidinte apude la patrino kaj la filino estis separitaj dumfale (Juliane restis zonita al la seĝaro), kaj ambaŭ survivis la falon. Falintaj al diferencaj areoj de la ĝangalo, Maria estis ege vundita kaj mortiĝis post kelkaj tagoj. Juliane, spite havi rompitan klaviklon kaj okulvundon, kapablis veturi sufiĉe tra la densa ĝangalo dum dekunu tagoj, antaŭ atingi lignoproduktan kampadejon kaj esti sekve savita la 3an de januaro 1972.

Juliane revenis en Germanion Marte de 1972, kie ŝi rekuperiĝis el vundaro, plustudis, kaj iĝis PhD pri zoologio kiel siaj gepatroj. Juliane revenis en Panguana, la natura rezervejo fondita de iaj gepatroj, por studi papiliojn por sia studado, kaj denove por studi la kutimaron de vespertoj por ŝia PhD. Juliane plurevenas al Peruo ofte, akompanata de sia edzo, kaj ili kune pluzorgas la konservadan heredon de ŝiaj gepatroj.

Koepcke estas rememorata en la nomoj de:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Niethammer, G. (1974). "Maria Koepcke geb. Mikulicz-Radecki". Journal of Ornithology 115: 91. doi:10.1007/BF01647319.
  • Rea, Amadeo M. & Kostritsky, B. León (1973). "Obituary: Maria Emilie Anna von Mikulicz-Radecki Koepcke". Auk 90 (3): 735–736. doi:10.2307/4084200.
  • Vuilleumier, François (1995). "Five Great Neotropical Ornithologists: An Appreciation of Eugene Eisenmann, Maria Koepcke, Claës Olrog, Rodulfo Philippi, and Helmut Sick". Ornitología Neotropical 6 (2): 97–111.