Maria Magdala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maria Magdaleno)
Sankta
Maria Magdala
Okcidento: Pentofaranto
Oriento: Mirha portanto kaj Egalapostolo
Mario Magdaleno ĉe la piedo de la kruco
Mario Magdaleno ĉe la piedo de la kruco
Persona informo
מרים המגדלית
Μαρία ἡ Μαγδαληνή
Naskiĝo 3
en Magdala?
Morto 1-a jarcento
en Efeso, AnatolioMarsejlo, Francio
Religio kristanismo vd
Profesio
Okupo fleganto • teologo vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika
Orienta ortodoksa
Anglikana
Luterana
Festotago 22-a de julio
Atributoj Okcidento: alabastra kesto por ŝminkoj, longaj haroj, ĉe la piedo de kruco
Oriento: ujo por ŝminko (kiel mirha portanto), aŭ tenanta paskajn ovojn (simbolo de resurekto); ĉirkaŭbrako de la piedo de Kristo post la resurekto
Patroneco apotekistoj; Atrani; Casamicciola Terme; kontemplema vivo; konverto; ŝnuristoj; frizistoj; pentofarantoj; homoj mokitaj pro tro granda pieco; parfumistoj; farmacistoj; pentaj prostituitinoj; seksa tento; virinoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria MagdalaMaria Magdalena (aŭ simple Magdaleno aŭ Magdalena[1]), probable kun la signifo Maria el Magdalo, estas ĉefrolulo en la evangelioj de la kristana Biblio. Ŝi aperas kiel unu el disĉiplinoj de Jesuo, kiu ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). En la tradicio de la okcidentaj Eklezioj oni foje miksas ŝian rolon kun aliaj rolulinoj de la evangelioj, pro kio ekestis granda adorado kaj en postaj etapoj aperis tre diversaj legendoj pri ŝi.

Ŝi estas konsiderata sanktulino de kristanoj, kaj ŝia festotago estas je la 22-a de julio. La nomo Magdalena estas ofta virinnomo en okcidentaj lingvoj en diversaj variantoj; ankaŭ ekzistas Magdaleno kiel vira nomo, sed malpli ofte.

Evangeliaj atestadoj pri Maria Magdala[redakti | redakti fonton]

laŭ la nomo oni konjektas ke ŝi originis de la urbo Magdalo (alie Magadan) en Galileo, apud Kafarnao.

En la Nova Testamento aperas roluloj kun la nomo Maria, kiun okcidentaj tradicioj identigas kun Maria Magdala:

  • Jesuo Kristo sanigis ŝin de posedo de 7 demonojLuko 8:2; Marko 16:9.
  • Poste ŝi komencis sekvadi la Kriston, servi al li kaj dividi per ŝia havaĵo (Marko 15:40-41, Luko 8:2).

Literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En 2003, Dan Brown verkis furoran fikcian libron The Da Vinci Code, kiu diras ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca merovida dinastio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]