Maria Matios
El Vikipedio
Matios Maria ukraine Марія Матіос - populara ukraina verkistino. Naskiĝis en Ĉernivca provinco, diplomiĝis en Ĉernivca Universitato. Loĝas en Kijivo.
Aŭtoris pli ol 10 librojn de poemkolektoj kaj prozo. Romano "La dolĉa Darunjo" (ukraine: Солодка Даруся) - estis nomumita en Ukrainio kiel "La libro de la jaro 2004". Pro ĝi Maria Matios fariĝis laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (2005). Ŝia alia libro "Moskvanino; Panjo Maricja - la edzino de Kristoforo Kolumbo" (ukraine: Москалиця; Мама Мариця — дружина Христофора Колумба) fariĝis "La libro de la jaro 2008".
Verkaro [redakti]
- "Nacio" («Нація», 2001)
- "La vivo kurtas" («Життя коротке», 2001)
- "La dolĉa Darunjo" («Солодка Даруся», 2004)
- "La taglibro de la ekzekutitino" («Щоденник страченої», 2005)
- "Moskvanino; Panjo Maricja - la edzino de Kristoforo Kolumbo" («Москалиця; Мама Мариця — дружина Христофора Колумба», 2008)
- "Forŝiritaj paĝoj de membiografio" («Вирвані сторінки з автобіографії», 2010)
- "Armagedono jam okazis" («Армагедон уже відбувся», 18.05-17.07.2011)
Aŭtoris la unuan kulinarian libron en la nuntempa ukraina literaturo "Bankedo ĉe Maria Matios" ««Фуршет» від Марії Матіос» (2003).
