Maria Milsom

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Milsom
Mariamilsom.jpg
Maria Milsom 60-jara, en grupfoto de 1911, dum la geedziĝo de la filo de ŝia frato
Dato de naskiĝo 21-an de aŭgusto 1851
Loko de naskiĝo Le Pouzin, Ardèche, Francio
Dato de morto 14-an de aŭgusto 1933
Loko de morto Bossey, Haute-Savoie
Nacieco francino
v  d  r
Information icon.svg

Maria MILSOM (fraŭlina nomo: GRUNER) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1851 en Le Pouzin, Ardèche; mortis la 14-an aŭgusto 1933 en Bossey, Haute-Savoie) estis franca esperantistino.

En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Ŝi estis komitatanino de la loka Esperanto-grupo kaj sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo.

Ŝia familio de generacioj apartenis al la reformita eklezio, sed en 1910 ŝi konvertiĝis (helpe de pastro Austin Richardson) al la katolika kredo kaj fariĝis pioniro de Esperanto en katolikaj rondoj.

Sub la plumnomo E. Ramo aŭ simple Ramo ŝi kontribuis al la revuo Espero Katolika kaj tradukis la jenajn verkojn al Esperanto:

La pseŭdonimo Ramo venas de ŝia plena nomo: Renée Adèle Maria.

En 1879 Maria edziniĝis al Edouard Milsom, anglodevena negocisto en Lyon. Ili havis du filojn: Edwin, kiu mortis sen posteuloj, kaj Albert, kiu fariĝis jezuito.

Literaturo [redakti]

Jean Amoureux: Pastro A. RICHARDSON - Apostolo de Katolikismo kaj de Esperanto. En: Katolika Esperantisto 177 (junio 2002).