Maria Preĝejo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Maria Preĝejo
vidaĵo de la ĉefa navo

La Maria Preĝejo - germane Marienkirche - estas unu el la plej malnovaj kristanaj preĝejoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. Ĝi situas en la historia kerno de Berlino, en la centra urboparto Berlin-Mitte, kaj dediĉiĝas al la kristana sanktulino Maria. Dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR la historia preĝejo apartenis al la orienta parto de la urbo. Inter la jaroj 1965 kaj 1969 tuj najbare de la mezepoka preĝejo estis kreita vasta modernisma placo, la Aleksandra Placo de Berlino, kie troviĝas inter alie la televida turo de Berlino kaj la Ruĝa Urbodomo. Preskaŭ ĉiuj aliaj konstruaĵoj de la iama "maria kvartalo" de la mezepoka urbo cele al la kreo de tiu placo estis forigitaj. Apud la preĝejo konstruiĝis granda strato, kiu ricevis la nomon de la komunisto Karl Liebknecht. La preĝejo ankoraŭ uziĝas laŭ sia origina celo kiel ejo por kristanaj diservoj kaj estas la hejmo de luteranisma paroĥo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1292 la preĝejo unuafoje skribe menciiĝis kiel "paroĥa pregejo de la berlina nova urboparto", ĉe la "nova merkatoplaco" kaj proksime de la malnovurba Nikolaa Preĝejo de Berlino. La fundamentaj muroj de la preĝejo dum la 13-a jarcento konstruiĝis el dolmenoj kaj aliaj grandaj ŝtonoj, kaj super tiu fundamento stariĝis hala preĝejo el ruĝaj brikoj en la brika gotika stilo tipa por Norda Germanio. La turo konsistas el kalkoŝtonoj. Post damaĝiĝo pro incendio, la tura supro inter la jaroj 1663 kaj 1666 noviĝis en baroka stilo, kaj dum la jaroj 1789/90 laŭ plano de la artikekto Carl Gotthard Langhans ŝanĝiĝis en novgotika stilo.

Ampleksa restaŭrado kaj trakonstruo okazis dum la jaroj 1893/95, plia post nur parta detruiĝo en la Dua Mondmilito dum la jaroj 1969/70.

altaro kaj baptobaseno

Post kiam dum la jaro 1938 la Nikolaa Preĝejo laŭ premo de la naziaj regantoj ne plu rajtis esti uzita kiel preĝejo, sed deklariĝis ŝtata koncertejo, la Maria Preĝejo iĝis la plej malnova religia kunvenejo de la urbo. Post la Dua Mondmilito, en kiu la konstruaĵo nur parte detruiĝis, ĝi estis unu el la malmultaj ankoraŭ uzeblaj ejoj por diservoj en la urbo. Nuntempe la konstruaĵo denove estas loko de signifaj ekleziaj eventoj, ekumenaj diservoj kaj koncertoj de eklezia muziko. Dum la daŭro de la studaj semestroj en la preĝejo ĉiudimanĉe okazas universitataj diservoj de la Humboldt-Universitato en Berlino.

Post la jaro 1945 la preĝejo ankoraŭ staris meze de la mezepoka "maria kvartalo" nomita laŭ la preĝejo, kvankam pro la milito multaj konstruaĵoj estis tute aŭ parte detruitaj. Inter la jaroj 1965 kaj 1969 praktike la tuta kvartalo estis forigita, kaj inter la urbotrajna stacidomo Aleksandra Placo, la strato Karl Liebknecht, la Ruĝa Urbodomo kaj la rivero Spree iĝis vasta placo kun fontano, arbogrupoj kaj florbedoj, la Aleksandra Placo de Berlino, en kies centro poziciiĝis la nova televida turo de Berlino. La placo estis ĉirkaŭigita pere de grandaj betonaj domegoj en moderna, "socialisma" stilo. Krom la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo nenio place memorigas pri tio, ke oni troviĝas en la historia kerno de la urbo Berlino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]