Maria Reznik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:54, 17 sep. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tibor kaj Maria Sekelj ĉe la Wajuru-oj borde de la rivero Guaporé, Brazilo

Maria Reznik, foje persone nomita "Meri" aŭ angligite "Mary", estis argentina esperantistino, plurlingva sekretariino, artistino kaj etnografia esploristino. Ŝi naskiĝis en Bonaero en 1914, en familio de belorusia deveno, kaj mortis en Novjorko la 26-an de februaro 1996. Inter la jaroj 1946 kaj 1951 ŝi estis la edzino de la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj kaj tiutempe nomiĝis Maria Sekelj. Kune ili reveturis al Amazonio en 1948. Post tiu ekspedicio Tibor Sekelj verkis la libron «Donde La Civilizacion Termina» (Kie civilizacio finiĝas). En septembro 1949 en Bonaero Meri naskis filon, kiu ricevis la nomon Diego Reinaldo Sekelj, la antaŭnomon Diego laŭ filo de Kristoforo Kolumbo. Ankaŭ post la divorco la paro restis en proksimaj rilatoj. En 1954, dum Tibor Sekelj reveturis al Eŭropo, Mary kun la filo translokiĝis al Usono por laborokialoj. Tie ŝi renkontis Morris Bernstein, al kiu ĝis edziniĝis en 1955 kaj tiel restis ĝis la forpaso de Morris en 1990.

Fonto

greke biografia artikoleto pri ŝi kun portreta foto kaj du pliaj vojaĝaj fotaj impresoj en retejo de Arno Lagrange esperante