Maria Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maria Rosenberg, t. e. Maria sur la Rozomonto, estas unu el la ĉefaj pilgrimejoj en la diocezo Speyer.

Situo

La Rozomonto estas parto de la palatinata komunumo Waldfischbach-Burgalben en sudokcidenta Germanio. Ĝi situas inter la urboj Pirmasens kaj Kaiserslautern, rande de la naturprotektata regiono Palatinata Arbaro, fine de flanka valo, 290 ĝis 320 metrojn super marnivelo.

Historio kaj nuna stato

Gracokapelo

Supozeble en la 12-a jarcento estis konstruata la unua romanika kapelo, la kerno de la hodiaŭa gracokapelo kun la Madono en la pilgrima korto. Tiam, kaj ĝis la 18-a jarcento, la loko nomiĝis Rodenberg, t. e. senarbarigita monto. La plej frua dokumento, kiu mencias la lokon kiel pilgrimejon, estas de 1430. Pli ol cent jarojn, sub protestantaj regantoj, ne eblis pilgrimi. Sed kiam la registaro en 1822 malpermesis la pilgrimadon, la loĝantaro tamen kunvenis kaj preĝis ekstere. De 1844 oni denove rajtis eniri la kapelon.

Pilgrima preĝejo

En la 19-a jarcento kuniĝis societo ĉirkaŭ la tiel nomata Bet-Jörg, t. e. Georgo la Preĝulo. La membroj, elmigrintaj unue al Francio poste al Usono, sendis monon por konstrui la grandan pilgrimejan preĝejon, kiu konsekriĝis en 1912. La mono eĉ sufiĉis por aliaj konstruaĵoj, ĉefe la domo de la fondintoj, hodiaŭ gasta domo.

En la sekvaj jardekoj aldoniĝis knabinhejmo – hodiaŭ domo de infan- kaj junularhelpo – kun preĝejo, du pliaj domoj por klerigo kaj Spiritaj Ekzercoj kaj laste, 1994, hejmo por malsanaj kaj flegbezonaj.

Hodiaŭ la Rozomonto estas komplekso de ekleziaj entreprenoj, labordonanto por pli ol 150 dungitoj, havanta jaran vendo-sumon de pluraj milionoj da eŭroj. Samtempe ĝi estas spirita centro de la tuta regiono. La gracokapelo estas ekde 1934 loko de Eterna Adorado.

Rozomonto kaj Esperanto

Inter esperantistoj la Rozomonto estas konata kiel taŭga loko por aranĝoj. Oni povas loĝi en luksaj aŭ simplaj ĉambroj aŭ sur matracoj. Estas je dispono salonoj por 350 respektive 180 personoj kaj sufiĉe multaj grupoĉambroj, inter ili simplaj, sed ankaŭ seminariejoj kun moderna teknika ekipaĵo. La parko estas birdo-paradizo. Infanoj povas ludi ĝis suben al la eta lago kaj ĝoji pri la bestoj. Kaj vespere oni povas kunsidi en trinkejo.

La Laborunuiĝo de IKUE Speyer okazigis tie, kune kun GEA, la Printempan Semajnon Internacian (PSI) en la jaroj 1995, 2002 kaj 2008. Ĉiun fojon pastro Albrecht Kronenberger celebris en la gracokapelo kun la partoprenantoj la liturgion de la Paska Nokto.

Sur la Rozomonto, kie estas ankaŭ sekcio de la fratinoj de Mallersdorf, loĝis dum jaroj fratino Robertina, esperantistino, kiu mortis en 2007.