Maria Sibylla Merian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Sibylla Merian
Persona informo
Maria Sibylla Merian
Naskiĝo 2-an de aprilo 1647 (1647-04-02)
en Frankfurto ĉe Majno,  Sankta Romia Imperio
Morto 13-an de januaro 1717 (1717-01-13) (69-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Lingvoj germananederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojGermanioReĝlando de Nederlando vd
Familio
Patro Matthäus Merian vd
Gefratoj Matthäus Merian la juna • Caspar Merian vd
Edz(in)o Johann Andreas Graff vd
Infanoj Johanna Helena Herolt • Dorothea Maria Graff vd
Profesio
Okupo entomologo • lepidopterologio • botanikisto • natursciencisto • pentristo • ilustristo • scienca ilustristo • botanical illustrator • grafikartisto • artisto vd
Laborkampo entomologio vd
Aktiva en Nederlanda Surinamo vd
Verkado
Verkoj Metamorphosis insectorum Surinamensium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Sibylla MERIAN [maria sibila merjan] (* la 2-a de aprilo 1647 en Frankfurto ĉe Majno, † la 13-a de januaro 1717 en Amsterdamo) estis germana pentristino, grafikistino kaj entomologino.

Maria Sibylle Merian

Ŝi estis la filino de la kuprogravuristo Matthäus Merian, kiu per sia arto jam famiĝis, sed mortis, kiam Maria Sibylla havis nur tri jarojn. La patrino jaron poste edziĝis al la pentristo Jakob Marell, kiu instruis al la knabino la pentradon, desegnadon kaj la kuprogravuradon.

En la jaro 1665 ŝi edziniĝis al la artisto Johann Andreas Graff, du jarojn poste naskiĝis la unua filino kaj la paro transloĝiĝis al Nürnberg. Ŝi daŭrigis siajn artistajn laborojn, sed pli kaj pli specialiĝis pri la pentrado kaj desegnado de plantoj kaj insektoj, kies trajtojn ŝi profunde kaj detale esploris. Precipe la intereso pri insektoj tiutempe ne estis populara, ĉar ankoraŭ regis la opinio de Aristotelo, ke vermoj, larvoj, raŭpoj kaj similaj estaĵoj estiĝas el putranta ŝlimo, nutras sin de rubaĵoj kaj sekve estas abomenindaj. Maria Sibylla Merian neglektis tiajn opiniojn, observis kun entuziasmo la 64metamorfozon de raŭpoj al papilioj kaj fiksis ĉion en sia skizlibreto.

En la jaro 1675 la 28-jara artistino publikigis sian unuan libron Florum fasciculus, dua parto sekvis en 1677, kaj en 1680 aperis la tria parto sub la titolo Neues Blumenbuch. Ŝia dua granda verko Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung, priskribanta la evoluon de papilio kaj ties nutrado en ĉiu fazo de la metamorfozo, aperis en 1679. Per ĝi ŝi fondis novan sciencon: la entomologion.

En la jaro 1685 la geedzoj disiĝis kaj Maria Sibylla Merian kun sia patrino kaj siaj du filinoj transloĝiĝis al Holando, al sia duonfrato vivanta en kastelo kiu apartenis al la guberniestro de Surinamo. Tie ŝi eksciis multon pri la faŭno kaj flaŭro en Sudameriko.

En la jaro 1699 ŝi kune kun sia plej juna filino Dorothea Maria (*1678) vojaĝis al Surinamo, faris ekskursojn al la pluvarbaro, esploris tie la ekzotikan faŭnon kaj flaŭron kaj aro da skizoj kaj pentraĵoj estiĝis. En 1701 ŝi malsaniĝis je malario kaj multe pli frue ol planite la du virinoj devis reiri al Eŭropo. La skizoj kaj desegnoj faritaj en Surinamo tiam servis kiel modeloj por la ĉefverko de Maria Sibylla Merian Metamorphosis insectorum surinamensium, kiun ŝi kompilis kune kun la tri Amsterdamaj kuprogravuristoj. En 1705 la verko aperis.

Maria Sibylla Merian mortis 1717, en la aĝo de 70 jaroj. Ŝiaj bildoj pri ekzotikaj plantoj, serpentoj, araneoj, igvanoj kaj skaraboj estas rigardataj majstraĵoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Merian kiel ŝi prezentiĝis sur 500 DM banknoto.
Ŝia patro, Matthäus Merian, estis gravuristo kaj direktis publikejon.

La patro de Maria Sibylla Merian, la svisa gravuristo kaj publikisto Matthäus Merian la pli aĝa, edzinigis ŝian patrinon, sian duan edzinon, Johanna Sybilla Heyne, en 1646. Maria naskiĝis en la sekva jaro 1647, lia naŭa infano. Ŝia patro mortis en 1650, kaj en 1651, ŝia patrino edzigis Jacob Marrel, pentristo de floroj kaj senmovaĵoj. Marrel kuraĝigis al Merian desegni kaj pentri. Dum li loĝis plejparte en Nederlando, lia lernanto Abraham Mignon trejnis ŝin. Je la aĝo 13 ŝi pentris bildojn de insektoj kaj plantoj kiujn ŝi kaptis.[1] Frue ŝi povis aliri multajn librojn pri natura historio.[2] Pri sia juneco, en la enkonduko al Metamorphosis insectorum Surinamensium, Merian skribis:[3]

Citaĵo
 Mi pasis mian tempon esplorante insektojn. Mi komencis ĉe silkraŭpojn en mia hejmurbo Frankfurto. Mi konstatis ke aliaj raŭpoj produktis bellajn papiliojn aŭ noktopapiliojn, kaj ke silkraŭpoj faris la saman. Tio instigis min kolekti ĉiujn raŭpojn kiujn mi povis por vidi kiel ili ŝanĝiĝis 

La florpentristo Rachel Ruysch iĝis lernanto de Merian.[4]

Laboro[redakti | redakti fonton]

Botanika arto[redakti | redakti fonton]

Merian unue famiĝis kiel botanika artisto. En 1675, ŝi komencis publikigi trivoluman serion, kun po 12 platoj prezentantaj florojn.[5]:35 En 1680 ŝi publikigis Neues Blumenbuch, kombinante la serion,[6]:142

Esplorado pri insektoj, precipe raŭpoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Maria Sibylla Merian Der Raupen wunderbare Verwandelung und sonderbare Blumennahrung Band 1.png
Title page of The Caterpillars' Marvelous Transformation and Strange Floral Food, first volume, published 1679
Dosiero:Maria Sibylla Merian Maulbeerbaum samt Frucht plate 1.png
Plate I of Caterpillars vol 1, entitled "Maulbeerbaum samt Frucht". Ĝi prezentas la fruktojn kaj folion de moruso kaj la ovojn kaj larvojn de la silkraŭpa noktopapilio.
Dosiero:Garden Tiger Moth Maria Sibylla Merian.png
Plate 5 of Caterpillars vol 1, depicting the metamorphosis of the garden tiger moth, its plant host, and parasitic wasps.

Merian estis unu el la plej fruaj naturesplorantoj kiuj rekte observis insektojn.[1] Ŝi kolektis kaj observis vivantajn insektojn kaj detale desegnis ilin. En ŝia tempo insektoj ankoraŭ havis reputacion kiel "bestoj de la diablo" kaj la procedo metamorfozo estis ĝenerale nekonata. Dum kelkaj kleruloj jam publikigis empiriajn informojn pri la insekto, kaj la vivociklo de papilioj, la vasta tiutempa kredo estis, ke ili naskiĝis el koto per spontanea generado. Merian dokumentis pruvojn kontraŭajn kaj priskribis la vivociklojn de 186 insektaj specioj.[4]

Merian kiel junulino komencis kolekti insektojn kaj verkis taglibron pri siaj studoj. Je la aĝo 13, ŝi bredis silkraŭpojn kaj aliajn insektojn. Ŝi turnis sian atenton al papilioj, kiujn ŝi kolektis kaj studis. Dum ŝi loĝis en Nurenbergo kaj Frankfurto, Merian vojaĝadis al la ĉirkaŭa naturo por serĉi por raŭpoj (larvoj). Ŝi registris iliajn manĝoplantojn, la tempo de iliaj metamorfozoj, kaj notis la konduton observitan.[5]:36 Ne estis malkutime por naturesplorantoj ilustri siajn proprajn esplorojn, sed Merian estis inter la fruaj profesie trejnitaj artistoj kiuj ilustris siajn vivdaŭrajn studojn kaj observojn.

Ŝi observis la vivciklojn de insektoj dum jardekoj, detale desegnante bazite sur vivantaj insektoj en sia natura ĉirkaŭaĵo aŭ freŝe konservitaj specimenoj. Tio apartigis ŝin de antaŭaj artistoj naturesplorantoj, interalie Conrad Gesner. Ŝiaj desegnaĵoj kaj gravuraĵoj prezentas noktopapilojn kiuj demetas ovojn, aŭ raŭpojn kiuj manĝas foliojn. Desegnante vivantajn insektojn, Merian ekzakte prezentis kolorojn; kontraste, konservitaj zoologiaj specimenoj paliĝas. La platoj kiujn ŝi fine publikigis estas kompleksaj bildoj. Ili estas bazitaj sur detalaj studoj kiujn ŝi pentris sur veleno, multaj estas konservitaj en sia studa taglibro. Komparo montris ke ŝi ŝanĝis malmulton kaj konservis la pozon kaj koloron de insektoj kiam metante ilin en la pli grandajn bildojn de ŝiaj platoj. Dum ŝiaj priinsektaj studoj, ŝi ankaŭ registris kaj pentris la reproduktan ciklon de floroj, de burĝono al frukto. Kiel trejnita artisto, Merian atentis koloran ekzakton, kaj en Metamorfozoj ŝi registris la plantojn el kiuj estas fareblaj pigmentoj. La gravuraĵoj kiujn ŝi faris aŭ direktis montras nur etajn diferencojn kompare al ŝiaj originalaj akvareloj. Ŝi mane kolorigis iujn gravuraĵojn.[5]:37

En 1679 Merian publikigis la unuan volumon de duvoluma serio pri raŭpoj, la dua volumo sekvis en 1683. Ĉiu volumo enhavis 50 platojn gravuritajn kaj morditajn per acido de Merian. Kun la ilustraĵoj, Merian inkluzivis priskribon de la insektoj, papilioj kaj iliaj larvoj kiujn ŝi observis. Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung – The Caterpillars' Marvelous Transformation and Strange Floral Food, estis tre populara en iuj segmentoj de la alta societo rezulte de publikigo en la vulgara lingvo. Tamen, multaj tiamaj sciencistoj malatentis ŝian laboron.[5]:36

La titolpaĝo de ŝia en 1679 "Raŭpoj" fiere anoncis en la germana lingvo:

en kiu per tute nova inventaĵo, la origino, manĝaĵoj, kaj disvolviĝo de raŭpoj, vermoj, papilioj, muŝoj kaj aliaj bestetoj, inkluzive tempojn, lokojn kaj trajtojn, por naturistoj, artistoj, kaj ĝardenistoj, ekzameniĝas, koncize priskribiĝas, pentritaj el la naturo, gravuritaj en kupro kaj publikiĝas sendepende."[5]:39

Jan Goedart jam priskribis la vivstadiojn de eŭropaj papilioj antaŭ ŝi, sed ŝia "inventaĵo" estis la detalaj studoj de specioj, ilia vivciklo kaj habitato. Goedart jam dokumentis speciojn prezentante unu imaginon, unu pupon kaj unu larvon. Merian prezentis la fizikajn diferencojn inter ina kaj malina imaginoj, montrante flugilojn en diversaj pozicioj kaj la diversajn kolorojn ĉe ĉiu flanko de la flugilo. Ŝi ankaŭ dokumentis la etenditan rostron de manĝantaj insektoj. La unua plato en ŝia en 1679 "Raŭpoj" detalis la vivciklon de la silkraŭpa noktopapilio. Komencante en la dekstra angulo per ovoj, progresante tra eloviĝanta larvo kaj pluraj mudoj de la kreskantaj larvoj.[5]:39 Goedart ne inkluzivis ovojn en siaj bildoj de la vivstadioj de eŭropaj papilioj, ĉar li tiam kredis ke raŭpoj generiĝis el akvo. Kiam Merian publikigis siajn studojn pri insektoj, oni ĝenerale kredis ke insektoj spontanee generiĝis. La malkovroj de Merian estis sendependaj de, kaj subtenis, trovaĵojn de Francesco Redi, Marcello Malpighi kaj Jan Swammerdam.[5]:40 Dum la prezentaĵoj de Merian pri la vivciklo de insektoj estis novecaj pri ilia ekzakteco, oni nun rigardas ŝiajn observojn pri la interagadoj de organismoj grava kontribuaĵo al la moderna scienco ekologio. La prezentaĵoj de insektoj kaj iliaj gastigantaj plantoj apartigis la laboron de Merian preter la klasika laboro de Swammerdam kaj Francis Willughby aldone al la laboro de ŝiaj samlandanoj kaj samtempuloj, interalie Georg Rumphius.[5]:40

Merian estis la unua kiu montris, ke ĉiu stadio de la ŝanĝo de raŭpo al papilio dependas de malgranda nombro de plantoj por ĝia nutrado. Ŝi notis, ke konsekvence, la ovoj demetiĝas apud tiuj plantoj.[2] En sia priskribo ŝi komentis pri la ĉirkaŭaĵaj faktoroj kiuj influas la kreskadon de insektoj. Pri raŭpoj ŝi notis, ke la grandeco de la larvoj pliiĝas tage se ili havas sufiĉan manĝaĵon. "Iuj do atingas sian plenan grandecon en pluraj semajnoj: aliaj bezonas ĝis du monatojn."[5]:39

Inter ŝiaj pli signifaj kontribuoj al la scienco estas la parigo de ĉiu larva lepidoptero, kiun ŝi observis kun planto kiun ĝi manĝas. Ŝi kolektis kaj tenis raŭpojn kaj eksperimentis por konfirmi siajn observaĵojn. Ŝi notis ke "raŭpoj kiuj nutras sin per nur unu florplanto, manĝas nur tiun planton sole, kaj baldaŭ mortas se mi ne provizis ĝin al ili". Ŝi dokumentis ke iuj raŭpoj nutriĝas per pli ol unu planto, sed iuj faras tion nur se al ili la preferata planto tute mankas.[5]:41

En siaj detalaj studoj, Merian faris plurajn unikajn observaĵojn. Pri larvoj, ŝi notis ke "multaj defaligas sian ŝelon tri aŭ kvar foje". Ŝi ilustris tion per desegno kiu montras demetitan ekzoskeleto.[5]:39 Ŝi ankaŭ detalis la manierojn laŭ kiuj larvoj formas sian pupon, la eblajn efektojn de klimato sur ilia metamorfozo kaj nombroj, ilian modon de moviĝo, kaj la fakton, ke kiam raŭpoj "havas neniom da manĝaĵo, ili manĝas unu la alian". Tian informon Merian registris por specifaj specioj.[5]:41

Esplorado en Surinamo[redakti | redakti fonton]

La plato montras la stadiojn de la Cocytius antaeus el Metamorphosis insectorum Surinamensium
Kolora cupra gravuraĵo el Metamorphosis, "Araneoj, formikoj kaj kolibro sur branĉo de gujavo". La araneo en la malsupra, maldekstra angulo manĝas birdon.
Plato 1 el Metamorphosis, ananaso kaj blatoj

En 1699, Merian vojaĝis kun sia dua filino al Nederlanda Surinamo por studi kaj registri la tropikajn insektojn.[5]:36 Daŭrigi sian laboron en Surinamo estis nekutima penado, precipe por virino. Tiutempe, ĝenerale nur viroj ricevis reĝan aŭ registaran financon por vojaĝi en la kolonioj por trovi novajn speciojn de plantoj kaj bestoj, fari kolektaĵojn, kaj labori tie, aŭ por setli. Sciencaj ekspedicioj tiam ne estis oftaj, kaj la memfinancita ekspedicio de Merian surprizis multajn homojn. Tamen ŝi sukcesis malkovri tutan aron de antaŭe nekonataj bestoj kaj plantoj en la interno de Surinamo. Merian diligente studis kaj klasifikis siajn eltrovaĵojn kaj priskribis ilin tre detale. Ŝi ne nur priskribis la insektojn trovitajn de ŝi, sed ankaŭ notis ilian habitaton, kutimojn kaj uzojn al la indiĝenaj popoloj.[2] Ŝia klasifiko de papilioj ankoraŭ nun estas valora. Ŝi uzis la nomojn uzatajn de la indiĝenoj de Sudameriko por referi al la plantoj:

Mi kreis la unuan klasifikon por ĉiuj insektoj kiuj havas krizalidon, la tagaj papilioj kaj la noktaj papilioj. La dua klasifiko estas tio de larvoj, vermoj, muŝoj, kaj abeloj. Mi konservis la indiĝenajn nomojn de la plantoj, ĉar ilin ankoraŭ uzis kaj la lokuloj kaj la indiĝenoj.[3]

La desegnaĵojn de Merian pri plantoj, ranoj,[7] serpentoj, araneoj, igvanoj, kaj tropikaj skaraboj oni ankoraŭ kolektas amatoroj tutmonde. La germana vorto Vogelspinne—(araneo de la infraordo Mygalomorphae), kiu signifas birda araneo—probable originis en gravuraĵo de Merian. Tiu gravuraĵo, kreita laŭ skizoj desegnitaj en Surinamo, montras grandan araneon kiu ĵus kaptis birdon. En la sama gravuraĵo kaj la kuna teksto Merian estis la unua eŭropano priskribi kaj armeajn formikojn kaj folitranĉajn formikojn, kaj ankaŭ ilian efikon sur aliaj organismoj.[8] La bildojn de Merian pri tropikaj formikoj oni poste citis kaj kopiis aliaj artistoj. Ŝiaj prezentaĵoj de la luktado inter organismoj antaŭdatas la teorioj de Charles Darwin kaj Lord Tennyson pri la luktado por travivi kaj evoluado.[5]:42

En 1705, tri jarojn post ŝia hejmeniro el ŝia ekspedicio, ŝi eldonis la verkon Metamorphosis insectorum Surinamensium.[5]:36 Metamorphosis komence publikiĝis je ŝia propra kosto.[5]:43 Merian antaŭe alportis el Surinamo skeĉojn kaj notojn. Dum disvastiĝis inter kleruloj en Amsterdamo la novaĵo, vizitantoj venis por rigardi ŝiajn pentraĵojn pri ekzotikaj insektoj kaj plantoj. Ŝi notis "Post mi reveno al Nederlando kaj kelkaj naturamantoj jam vidis miajn desegnaĵojn, ili fervore premis min presigi ilin. Ili opiniis ke tiu estis la unua kaj plej nekutima verko iam ajn pentris en Ameriko." Asistate de siaj filinoj Johanna kaj Dorothea, Merian kunmetis serion de platoj. Ĉi-foje ŝi mem ne prilaboris la platojn, sed dungis tri presistojn por fari la gravuraĵojn. Ŝi detale direktis la laboradon. Por financi la laboron, ŝi reklamis por subskribantoj, kiuj volontis antaŭpagi por manpentrita eldono de la Metamorphosis. Dekdu subskribantoj antaŭpagis por ricevi la multekostan manpentritan eldonon, dum ŝi ankaŭ publikigis malpli kostan eldonon nigrablankan.[9]:71 Post ŝia morto oni represis la verkon en 1719, 1726 kaj 1730, al pli vasta legantaro.[5]:43 Ĝi eldoniĝis en la germana, nederlanda kaj franca.[5]:48

La verkon Metamorphosis kaj la tropikajn formikojn citis la sciencistoj René Antoine, August Johann Rösel von Rosenhof, Mark Catesby kaj George Edwards. Oni aljuĝis ke Metamorphosis influis multajn naturesploristojn ilustristojn.[5]:44, 45, 46 & 47 Merian ankaŭ dokumentis la medicinan uzadon de plantoj kaj bestoj age de la homoj de Surinamo. Ekzemple, ŝi dokumentis, ke oni uzis la sukon de palmo, frotante ĝin sur jukigan skalpon por kuraci vermajn infektojn.[9]:76 Merian ankaŭ interesiĝis pri agrikulturo, kaj inter la lokaj fruktoj kiujn ŝi eksponis estis la ananaso.[10]:212–213 Priskribante la ananason, Merian citis plurajn normajn verkojn pri la natursciencoj, kiuj unue dokumentis la frukton, ekzemple Historia Naturalis Brasilae de Willem Piso kaj Georg Marggraf, Hortus Malabaricus de Hendrik van Rheede, kaj Medici Amstelodamensis de Caspar Commelin. Kvankam la ananaso jam estis desegnita, la desegnaĵoj de Merian iĝis la plej elstaraj.[10]:217 Ŝi informis pri kiel la papilioj kaj blatoj influis rikoltaĵojn kaj agrikulturon en la kolonio.[10]:218 Dum ŝi dokumentis la botanikon de Surinamo, Merian daŭris registri la metamorfozon de insektoj. Surinamaj insektoj bildiĝis tra la tuta vivciklo kaj sur sia gastiganta planto.[10]:216

Signifa nombro da pentraĵoj de Merian, kombinante planton, raŭpon kaj papilion, estas simple dekoraciriĉaj, kaj ne celas priskribi la vivciklon. Ekzemple, la papilio Agraulis vanillae bildiĝas kun vanila planto (orkido el Madagaskaro, kultivata en Surinamo), kiu certe ne estas la gastiga planto, kaj kun la raŭpo de iu alia specio. Tiu problemo okazas en pluraj ilustraĵoj ŝiaj.[11] Provo identigi la insektojn kaj plantojn en moderna faksimila eldono de ŝia surinama verko sukcesis eltrovi kelkajn speciojn, kvankam Merian ofte eraris pri la manĝoplantoj, eraris pri la morfologio, kaj kutime kunmetis malĝustan specion de raŭpo kun ĝia imago.[12] Ŝiaj desegnaĵoj estas parto de la scienca esplorado age de eŭropanoj. La frua taksonomio de tropikaj plantoj dependis de bildoj aŭ specimenoj. Post ŝia reveno al Amsterdamo, ŝiajn bildojn uzis Carl Linnaeus kaj aliaj por identigi proksimume cent novajn speciojn.[5]:38 Tiutempe mankis norma scienca terminaro por nomi plantojn kaj bestojn, do Merian uzis ĉiutagajn eŭropajn vortojn por priskribi la bestojn de Surinamo, ekzemple la silkraŭpon aŭ vespon. Tial ŝi referis al papilioj kiel "someraj birdoj". Linnaeus uzis la bildojn de Merian por priskribi 56 bestojn kaj 39 plantojn el Surinamo, inkluzive la tarantulon, en 1735 kaj 1753. Referante al ŝi esplorado, Linnaeus mallongigis ŝian nomon al Mer.surin. por bestoj el Surinamo, kaj Mer.eur. por eŭropaj insektoj.[9]:86

Merian estis la unua eŭropa virino sendepende entrepreni ekspedicion en Sudameriko. En la 19-a jarcento Ida Pfeiffer, Alexandrine Tinne, Florence Baker, Mary French Sheldon, Mary Henrietta Kingsley kaj Marianne North sekvis ŝian ekzemplon kaj esploris la naturan mondon de Afrilo. Margaret Fountaine studis papiliojn sur kvin kontinentojn.[13] La ekspedicio de Merian antaŭdatis je cent jaroj la faman sudamerikan ekspedicion de Alexander von Humboldt, kaj je 200 jaroj tiun de Princino Theresa de Bavario.[14] Oni poste juĝis la ekspedicion de Merian ŝlosila interpretanto de ilustritaj geografiaj publikaĵoj originantaj en Nederlando en la 17-a jarcento, kiu marĉandis ekzotikan sed alireblan novan mondon al eŭropanoj.[6]:167

Filinoj de Merian[redakti | redakti fonton]

Nuntempe okazas pli granda intereso pri Merian. Tio instigis pluan studadon je ŝiaj verkoj age de la artaj kaj sciencaj komunumoj. Pro tio, oni reatribuis iujn verkojn al ŝiaj filinoj Johanna kaj Dorothea. Sam Segal reatribuis 30 foliegojn el la 91 en la Brita Muzeo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • "Blumenbuch. Volume 1." 1675
  • "Blumenbuch. Volume 2." 1677
  • "Neues Blumenbuch. Volume 3." 1680
  • "Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung." Volume 1, 1679
  • "Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung." Volume 2, 1683
  • "Metamorphosis insectorum Surinamensium." 1705

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Swaby, Rachel. (2015) Headstrong: 52 Women Who Changed Science – And the World. New York: Broadway Books, p. 47–50. ISBN 9780553446791.
  2. 2,0 2,1 2,2 (June 2011) “Maria Sibylla Merian (1647-1717): An Early Investigator of Parasitoids and Phenotypic Plasticity”, Terrestrial Arthropod Reviews 4 (2), p. 131–144. doi:10.1163/187498311X567794. 
  3. 3,0 3,1 Foreword from Metamorphosis insectorum Surinamensium
  4. 4,0 4,1 Luca Stefano Cristini. (2014) Flowers, butterflies, insects, caterpillars and serpents...: From the superb engravings of Sybilla Merian and Moses Hariss. Soldiershop Publishing. ISBN 9788896519752.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 5,19 (2011) Donna Spalding Andréolle: Women and Science, 17th Century to Present: Pioneers, Activists and Protagonists. Cambridge Scholars Publishing. ISBN 9781443830676.
  6. 6,0 6,1 Janice Neri. (2011) The Insect and the Image: Visualizing Nature in Early Modern Europe, 1500-1700. University of Minnesota Press. ISBN 9780816667642.
  7. (2010) “Maria Sybilla Merian's Frogs”, Bibliotheca Herpetologica 8, p. 20–27.  Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2021-06-27.
  8. (2011) “Maria Sibylla Merian and the metamorphosis of natural history”, Endeavour 35 (1), p. 16–22. doi:10.1016/j.endeavour.2010.10.002.  Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2021-06-27.
  9. 9,0 9,1 9,2 Sarah B. Pomeroy. (2018) Maria Sibylla Merian: Artist, Scientist, Adventurer. Getty Publications. ISBN 9781947440012.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Daniela Hacke. (2017) Empire of the Senses: Sensory Practices of Colonialism in Early America. BRILL. ISBN 9789004340640.
  11. Shapiro A.M. 2008. [Review of] Chrysalis... by Kim Todd. Journal of the Lepidopterists' Society vol 62(1), pp 58–59.
  12. van Andel, Tinde. (8 November 2016) “appendix, Determination of the animals and plants on Merian’s plates”, Metamorphosis insectorum Surinamensium 1705. Lannoo Publishers and Koninklijke Bibliotheek. ISBN 9789401433785.
  13. Chris Herzfeld. (2017) The Great Apes: A Short History. Yale University Press. ISBN 9780300231656.
  14. Irma Hildebrandt. (2010) Große Frauen: Portraits aus fünf Jahrhunderten. Diederichs Verlag. ISBN 9783641039721.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]