Maria Tereza de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo.
Maria Teresia, bildo de Martin van Meytens, 1770

Maria Tereza de Aŭstrio ankaŭ nomata Maria Teresia (germane: Maria Theresia Walburga Amalia Christina, 17171780) estis la ununura regantino de la Habsburga dinastio kaj la lasta reganto de la Domo de Habsburgo (postaj regantoj estis konataj kiel Habsburgo-Loreno). Ŝi regis super la tiamaj teritorioj de Aŭstrio, Hungario, Kroatio, Bohemio, Mantuo, Milano, Lodomerio kaj Galicio, la Aŭstria Nederlando kaj Parmo. Pro sia edziĝo kun Francisko la 1-a Stefano, ŝi estis laŭnome Granda Dukino de Toskanio, Dukino de Loreno, Reĝino de Germanio kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio.

Ŝiaj gepatroj estis Karolo la 6-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeta Kristina (filino de duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel). Ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina.

Ŝi parolis latine, germane, itale, france kaj hispane

Ĉefaj eroj de ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717, kaj dum postaj jaroj ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio.

La 12-an de februaro de 1736 ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a Stefano de Loreno

Maria Tereza (Aŭstrio)
kroniga monero de MT
M. THERESIA. D. G. R. -IMP. HU. BO. REG.
Maria Theresia Dei gratia Romanorum imperatrix
Hungariae, Bohemiae regina
Maria Teresia, Reĝino de Hungario, Ĉehio,
Romia Imperiestro je volo de Dio

Infanoj de Maria Tereza kaj de Francisko la 1-a Stefano[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.

Antaŭe: Reĝino de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Karolo Albreĥto 1743-1780 Jozefo la 2-a
Antaŭe: Reĝino de Hungario Poste: Hungary Arms.svg
Karolo la 3-a 1740-1780 Jozefo la 2-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]