Maria Tereza de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo.
Maria Teresia, bildo de Martin van Meytens, 1770

Maria Tereza de Aŭstrio ankaŭ nomata Maria Teresia (germane: Maria Theresia Walburga Amalia Christina, 17171780) estis la ununura regantino de la Habsburga dinastio kaj la lasta reganto de la Domo de Habsburgo (postaj regantoj estis konataj kiel Habsburgo-Loreno). Ŝi regis super la tiamaj teritorioj de Aŭstrio, Hungario, Kroatio, Bohemio, Mantuo, Milano, Lodomerio kaj Galicio, la Aŭstria Nederlando kaj Parmo. Pro sia edziĝo kun Francisko la 1-a Stefano, ŝi estis laŭnome Granda Dukino de Toskanio, Dukino de Loreno, Reĝino de Germanio kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio.

Ŝiaj gepatroj estis Karolo la 6-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeta Kristina (filino de duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel). Ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina.

Ŝi parolis latine, germane, itale, france kaj hispane

Ĉefaj eroj de ŝia vivo

Ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717, kaj dum postaj jaroj ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio.

La 12-an de februaro de 1736 ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a Stefano de Loreno

Maria Tereza (Aŭstrio)
kroniga monero de MT
M. THERESIA. D. G. R. -IMP. HU. BO. REG.
Maria Theresia Dei gratia Romanorum imperatrix
Hungariae, Bohemiae regina
Maria Teresia, Reĝino de Hungario, Ĉehio,
Romia Imperiestro je volo de Dio

Infanoj de Maria Tereza kaj de Francisko la 1-a Stefano

Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.

Antaŭe:Reĝino de BohemioPoste:
Karolo Albreĥto1743-1780Jozefo la 2-a
Antaŭe:Reĝino de HungarioPoste:
Karolo la 3-a1740-1780Jozefo la 2-a

Vidu ankaŭ

Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio

Eksteraj ligiloj