Maria Vérone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Vérone
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1874 (1874-06-20)
en 2-a arondismento de Parizo
Morto 4-an de majo 1938 (1938-05-04) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Maria Vérone
Okupo
Okupo juristoadvokato • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto • sufrageto
vdr
Maria Vérone ĉirkaŭ 1919

Maria Vérone estis franca feministino naskiĝinta en 1874 kaj mortinta en 1938.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Parizo la 20-an de junio 1874, ŝi estis filino de Gustave Vérone kaj de Marie Carpentier. Ŝia patro, kontista ĉefo, maldekstrulo, estis unu el la fondintoj de la Libre Pensée française (Franca Liberpensa Movado). Edukita en katolika seminario, li neniam estis ordinita kaj iĝis forte kontraŭ-klerikala. La patrino de Maria Vérone devenis el norda Francio. Ŝia patrina avino estis el la familio Drouet, el Loreno, kaj parenca al Jean-Baptiste Drouet, postenĉefo en Sainte-Menehould kiu arestigis Ludovikon la 16-an en Varennes.

Instruistino kaj unuaj paŝoj en politika agado[redakti | redakti fonton]

Maria Vérone unue studis en elementa lernejo, poste en supera lernejo, kie ŝi trapasis siajn diplomo-brevetojn kaj sukcesis en la Normala Lernejo por elementaj instruistinoj en la departemento "Seine". Sed, ĉar ŝi nepre devis plu studi en internulejo, ŝi rifuzis kaj laboris kiel privata repetitorino. Tiel ŝi donis kursojn aparte al Esther Dreyfus filino de la fama kapitano Alfred Dreyfus, kies proceso, kelkjarojn poste, tumultigis la tutan Francion. En ŝia juneco, ŝia patro enkondukis ŝin en la politikajn mediojn kiujn li frekventis. Tiel en 1899 ŝi estis nomumita sekretariino de la kongreso de la Franca Liberpensado. Ŝi estis 15-jaraĝa ! Tiam ŝi dediĉe ricevis arĝentecan metalglason kun la gravuritaj vortoj : « Kongreso de la Franca Liberpensado al la civitanino Maria Vérone, sekretariino de la Kongreso 1889 ». Ŝia patro mortis la sekvan jaron.

Poste Maria Vérone estis helpa instruistino de la Urbo Parizo. Ŝi laboris en la infanet-lernejo ĉe strato Fessart sub la estrado de sinjorino Frapié, kies edzo Léon Frapié verkis la libron « La Maternelle » ("infanet-lernejo"), poste temo de fama filmo. Samtempe Maria Vérone okupiĝis pri la popolaj altlernejoj. 20-jaraĝa ŝi ricevis dankeman medalon pro sia instruado. Ŝi batalis en la socialistaj medioj. Tiu politika agado ne plaĉis al la administracio de la Nacia Instruado kiu malpermesis al ŝi fari prelegojn. Maria Vérone respondis ke « ekster la horoj de la instruado, ŝia tempo apartenas al ŝi mem » kaj la dimanĉon antaŭ la semajno de sia titoliĝo, ŝi prelegis en Orléans. Reveninte, ŝi estis kunvokita de la inspektoro de la Elementa Instruado, Bedoré, kiu anoncis al ŝi, ne ŝian titoligon, sed ŝian eksoficigon.

Feminisma aktivado[redakti | redakti fonton]

Kunsido de la Ligo por la Rajtoj de Virinoj en 1914 kun Maria Vérone prezidantino

En tiu epoko (1897) feminisma virino, Marguerite Durand kreis ĵurnalon tute inan, redaktistaro kaj kompostaĵo inklude : La Fronde (la ribelilo). Maria Vérone eniris tien kiel redaktistino kaj sekretariino de redakcio. La Dreyfus-skandalo komenciĝis, tiam ŝi renkontis inter la ĵurnalistoj, Georges Lhermitte, redaktisto de la ĵurnalo L’Aurore. De tiam, ili kunlaboris pri la apartigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato kiu okazos en 1905. Ili kunlaboris ankaŭ en la franca Ligo por la Rajtoj de Virinoj, kiun laŭvice ili estros (Maria Vérone de 1919 ĝis 1938). Ili batalos por la Socialista Partio (Francio) kaj en la franca Ligo por la defendo de la Rajtoj de la Homo kaj de la civitano. La ĵurnaloj La Fronde kaj l’Aurore malaperis post la Dreyfus-skandalo. Maria Vérone eklaboris en la ĵurnalo « La Bataille syndicaliste » (la sindikata Batalo).

Advokatino[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1901 estiĝis leĝo permesanta al virinoj iĝi advokatoj. Maria Vérone tiam 28-jaraĝa ekpreparis la abiturientan ekzamenon. Posedante la elementan kaj superan brevetojn, ŝi lernis senhelpe la latinan. Ne devigate trapasi la ekzamenon pri filozofio, pro sia antaŭa instruado en publika lernejo, ŝi entreprenis la licencion pri juro kaj iĝis advokato en 1908. Tiam ŝi laboris kiel advokatino kaj socialista prelegistino. Ŝi aparte partoprenis en mitingo en Pré-Saint Gervais kontraŭ la leĝo de tri jaroj[1], ŝi parolis apud Jean Jaurès. Ĝis sia morto en la avangardo ŝi iĝis la standardo de la franca feminismo. Ŝi kampanjis per la slogano : « La virino pagas la imposton, la virino devas voĉdoni ». Ŝi ankaŭ fondis la Union de la francaj advokatinoj. Konstante Georges Lhermitte, kiun ŝi edziniĝis en 1908, helpis ŝin en tiu politika lukto. Kiam Maria Vérone mortis en 1938, li sekvis ŝin kiel prezidanto de la franca Ligo por la Rajtoj de la Virinoj.

Rifuzo de ministra posteno[redakti | redakti fonton]

En 1936, en la periodo de Popola Fronto, Léon Blum iĝinte Prezidanto de la Konsilio, proponis al Maria Vérone postenon de ministro. Sed jam suferante nekurablecan malsanon, kiu poste mortigis ŝin, ŝi rifuzis la proponon esti la unua virina ministro en Francio. Ŝi estis ordenita per la Honora Legio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lokoj kun ŝia nomo[redakti | redakti fonton]

  • Infanet-lernejo "Maria Vérone", Villebarou (departemento Loir-et-Cher)
  • Skvaro "Maria Vérone", Paris 75018[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christine Bard. Les filles de Marianne : histoire des féminismes 1914-1940. Paris : Fayard, 1995. (La filinoj de Marianne : historio de la feminismoj)
  • Laurence Klejman kaj Florence Rochefort. « Vérone (Maria), 1874-1938 », Dictionnaire des intellectuels français, Jacques Juillard kaj Michel Winock, eld. Paris : Seuil, 1996. (Vortaro pri la francaj intelektuloj)
  • Raymond Hesse kaj Lionel Nastorg, Leur manière...: plaidoiries à la façon de... Raymond Poincaré, Maria Vérone, etc., B. Grasset, Paris, 1925, 212 p. (Ilia maniero...: pledoj laŭ la maniero de... Raymond Poincaré kaj Maria Vérone, ktp.)
  • Sara L. Kimble, « No Right to Judge : Feminism and the Judiciary in Third Republic France. » French Historical Studies 31, no. 4 (2008): 609-641.
  • Juliette Rennes, Le mérite et la nature : une controverse républicaine, l'accès des femmes aŭ professions de prestige, 1880-1940, Fayard, 2007, 594 p. (ISBN 9782213631615) (La merito kaj la naturo : respublika debatado, la aliro de la virinoj al la prestiĝaj profesioj, 1880-1940)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La leĝo de tri jaroj (1913) plilongigis la daŭron de la militservo cele prepari la francan armeon por milito kontraŭ Germanio.
  2. http://www.jeanlouislebreton.com/Maria-Verone_1_38.html Arkivigite je 2018-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Decido de la Urba Konsilio de la 18-a Pariza kvartalo en januaro 2010)

Fonto[redakti | redakti fonton]

La precipa fonto de tiu traduko devenas de :http://fr.wikipedia.org/wiki/Maria_V%C3%A9rone