Maria de Brabanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria de Brabanto

Maria de Brabanto (n. la 13-an de majo 1254 en Loveno - m. la 10-an de januaro 1321 apud Meulan) estis la filino de Henriko la 3-a, la duko de Brabanto, kaj de Adelajda de Burgonjo. Kiam ŝi estis dudekjara, ŝi fariĝis la dua edzino de la franca reĝo Filipo la 3-a la Maltima, kiu estis pli aĝa ol ŝi je naŭ jaroj. La edziĝo okazis la 21-an de aŭgusto 1274 en Vincennes, kaj Maria estis kronita la 24-an de junio 1275 en la Sankta Kapelo de Parizo.

Maria estis interalie la patrino de Ludoviko de Évreŭ kaj de Margareta (kiu edziniĝis kun Eduardo la 1-a de Anglio).

La reĝino Maria plifortigis la rilatojn de la franca reĝo kun Anĵuo, kaj tiel pliakrigis la malamikecon inter Francio kaj Aragono. Post la morto de la reĝo je la 5-a de oktobro 1285, Maria retiriĝis en monaĥinejo apud Meulan, kie ŝi mortis tridekses jarojn poste. Ŝi estis entombigita en la monaĥinejo Cordeliers de Parizo.