Maria de Francio (1145-1198)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maria de Francio, grafino de Ĉampanjo (n. 1145, m. la 11-an de marto 1198) estis la pli aĝa filino de Ludoviko la 7-a (Francio) kaj Eleonora de Akvitanio. La pli juna filino estis Alix, Grafino de Blois.

En 1152 nuliĝis la geedzeco de ŝiaj gepatroj, kaj Ludoviko tiam havis la gardon de la du fratinoj. En 1160, kiam Ludoviko edziĝis al Adela de Ĉampanjo, li fianĉigis Marian kaj Alix al la du fratoj de Adela. Poste, li sendis Marian al monaĥinejon por fini sian edukon. En 1164 ŝi edziĝis al Henriko la 1-a, Grafo de Ĉampanjo; ili havis kvar infanojn:

Dum ŝia edzo pilgrimis al la Sankta Lando, Maria estis regento de Ĉampanjo. Dum la foresto de Henriko, mortis ŝia patro kaj ŝia duonfrato Filipo iĝis reĝo de Francio. Filipo konfiskis la vidvinajn bienojn de sia patrino Adela, kiu estis ankaŭ la bofratino de Maria, kaj edziĝis al Izabela de Hainault, antaŭe fianĉigitan al la plej aĝa filo de Maria. Pro tio Maria, kune kun Adela kaj malkontentaj nobeloj, komplotis kontraŭ Filipo, sed post iom da tempo ŝiaj rilatoj al Filipo iom pliboniĝis.

Henriko, la edzo de Maria, mortis en 1181 preskaŭ tuj post sia reveno de pilgrimado, kaj denove Maria estis Regento de Ĉampanjo, de 1181 al 1187 kiam ŝia filo Henriko la 2-a plenaĝis. Tamen de 1190 al sia morto en 1197 Henriko la 2-a krucmilitis kaj trian fojojn Maria estis regento. Post lia morto lia pli juna frato Teobaldo iĝis Grafo kaj Maria eniris la monaĥinejon de Fontaines-les-Nones (proksime al Meaŭ), kie ŝi mortis la sekvantan jaron.

Maria estis literatura patronino, inkl. de Chrétien de Troyes kaj Andreas Capellanus.