Maria de Hispanio (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria de Hispanio

Maria de Hispanio aŭ pli precize María de Aragonio kaj Kastilio (Kordovo, Hispanio, 29-a de junio de 1482Lisbono, Portugalio, 7-a de marto de 1517), kvara filino de la Katolikaj Gereĝoj, nome Isabel la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono), estis reĝino de Portugalio kiel dua edzino de Emanuelo la 1-a, mortinta en 1521.

Ŝi edziniĝis la 30-a de oktobro de 1500, al reĝo Emanuelo la 1-a, jam vidvo de ŝia plejaĝa fratino nome Isabel de Aragono kaj Kastilio ekde 1498, pluigante tiele la politikon de sinsekvaj geedziĝoj inter la reĝaj familioj kaj portugala kaj kastilia-aragona, cele unuigi la regnojn de la tiama Hispanio sub ununura krono nome Portugalion, Aragonon kaj Kastilion.

Ŝi estis partiano de la imperia plano emanuela detrui la sanktajn islamajn urbojn de Mekko kaj Medino, konkeri la Imperion de mamelukoj kaj konkeri la sanktajn lokojn por kristanismo, ĉefe Jerusalemon.

En 1508 atingis el la edzo la pardonon pro sia interveno en detruo kaj perforto de pogromo kontraŭ judoj de 1506.

Ŝi naskis dek gefilojn, du el ili estos reĝoj de Portugalio, nome Johano la 3-a kaj Henriko la 1-a.