Maria de Modena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝino Maria de Modena

Maria de Modena, aŭ Maria Beatrice d’Este , aŭ poste Reĝino Maria (Queen Mary), (n. la 5-an de oktobro 1658 - m. la 7-an de majo 1718) estis la edzino de Jakobo la 2-a kaj do iĝis reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando.

Nur kelkajn monatojn post la naskiĝo de ilia filo, la Glora Revolucio forpuŝis Maria al Francio kune kun ŝia infano. Ŝi iĝis la gasto de Ludoviko la 14-a en la kastelo de Saint-Germain-en-Laye. Tie ŝi mortis en 1718. Ŝi estis entombigita en la abatejo de Chaillot, detruita dum la franca revolucio de 1789.

Ŝablono:LigoLeginda