Maria la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maria Stuart.

Maria la 2-a
Reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando
Persona informo
Mary II
Naskiĝo 30-an de aprilo 1662 (1662-04-30)
en Palaco de Sankta Jakobo
Morto 28-an de decembro 1694 (1694-12-28) (32-jaraĝa)
en Palaco Kensington
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio protestantismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro Jakobo la 2-a de Anglio vd
Patrino Anne, Duchess of York vd
Gefratoj Anna • Henrietta FitzJames • Louisa Maria Teresa Stuart • Izabela Stuarto • James FitzJames, 1st Duke of Berwick • Henry FitzJames • James Francis Edward Stuart • Jakobo Stuarto, Duko de Kembriĝo • Karolo Stuarto, Duko de Kembriĝo • Karolo Stuarto, Duko de Kembriĝo • Edgaro Stuarto, Duko de Kembriĝo • Charles Stuart, Duke of Kendal vd
Edz(in)o Vilhelmo la 3-a [#]
Infanoj child1 Stuart • child2 Stuart • child3 Stuart vd
Profesio
Okupo aristokrato • politikisto • reĝino • monarko vd
Reĝino de Anglio
Dum 1689-1694, kune kun Vilhelmo la 3-a
Antaŭulo Jakobo la 2-a
Sekvanto Vilhelmo la 3-a
Reĝino de Skotlando
Dum 1689-1694, kune kun Vilhelmo la 3-a
Antaŭulo Jakobo la 2-a
Sekvanto Vilhelmo la 3-a
Reĝino de Irlando
Dum 1689-1694, kune kun Vilhelmo la 3-a
Antaŭulo Jakobo la 2-a
Sekvanto Vilhelmo la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria la 2-a (n. la 30-an de aprilo 1662, m. la 28-an de decembro 1694) kunregis Brition, kune kun sia edzo Vilhelmo la 3-a (Anglio), de 1689 ĝis sia morto.

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Maria naskiĝis en Londono kaj estis la plej aĝa filino de la estonta Jakobo la 2-a (Anglio), frato de la tiama reĝo Karlo la 2-a (Anglio), kaj ties unua edzino Anne Hyde.

Ŝia patrino naskis ok idojn sed nur Maria kaj ŝia fratino Anna de Britio ne mortis infanaĝe.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

En 1668 aŭ 1669 ŝia patro konvertiĝis al romkatolikismo, sed Maria kaj Anna restis protestantinoj.

En 1671 mortis Anne Hyde. En 1673 Jakobo edziĝis al Maria de Modena.

Kiam ŝi havis 15 jarojn, Maria fianĉiĝis al sia kuzo, la protestanta Vilhelmo (princo de Oranje). Komence ŝia onklo Karlo la 2-a malaprobis la fianĉiĝon, favorante edzigon al la romkatolika Ludoviko de Francio (1661-1711), sed la angla parlamento devigis lin konsenti al la geedziĝo de Maria kaj Vilhelmo. La nupto okazis en Londono la 4-an de novembro 1677: laŭdire Maria ploris tratute la riton.

Maria kaj Vilhelmo loĝis en Nederlando. Tie tri beboj aŭ abortis aŭ mortnaskiĝis, kaj poste ŝi restis senide. Pro sia bonhumoro kaj afabla maniero ŝi populariĝis, sed Vilhelmo ofte malvarmis kaj longe havis amaferon kun nobela sekvantino de Maria.

Reĝino de Britio[redakti | redakti fonton]

Jakobo la 2-a surtroniĝis en 1685 sed pli kaj pli malpopulariĝis, parte pro sia romkatolikismo. La 30-an de junio 1688 sep anglaj gravuloj invitis Vilhelmon invadi Anglion kaj reĝiĝi. Post iom da hezito, Vilhelmo konsentis, kaj nederlanda armeo alteriĝis la 5-an de novembro. La angla armeo kaj mararmeo aliĝis al li, kaj decembron 1688 Jakobo fuĝis al Francio.

Maria ne tute kontentis pri la detronigo de sia patro, sed ŝia edzo komandis ŝin porti gajan mienon kiam ili triumfe eniris Londonon.

Sekvis debatoj ĉu Maria regus sole. Vilhelmo mem ne deziris esti nur reĝa edzo. Fine estis decidate ke Maria kaj Vilhelmo kunreĝos, kaj ke, se Maria mortus antaŭ Vilhelmo, tiu regus sole. Ili kroniĝis en Abatejo Westminster la 11-an de aprilo 1689.

Kiam ajn Vilhelmo loĝis en Anglio, Maria ne okupiĝis rekte pri politikaj aferoj, kvankam ŝi aprobis la nomumon de superaj ekleziuloj: sed Vilhelmo ofte militis en Irlando kaj en la ĉeflando de Eŭropo, kaj, dum li forestis, Maria regis la landon. Ŝi ordonis la areston de sia onklo Henry Hyde (2-a grafo de Clarendon) pro komploto retronigi ŝian patron. En 1692 ŝi malliberigis la influan John Churchill (1-a duko de Marlborough) pro simila komploto: ties edzino Sarah estis amiko de Anna, la fratino de Maria, kaj sekvis akra kverelo inter Maria kaj Anna.

Maria mortis en Londono pro variolo.