Mariahilfer Straße

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mariahilfer Straße estas strato en Vieno nomata laŭ la 6a distrikto, Mariahilf. Ĝi komenciĝas ĉe la distriktlimo de la 1a distrikto, la historia centro de Vieno, kaj konektas ĝin al pli okcidentaj urbodistriktoj. Ĝi krucas la Vienan Zonon kaj estas de ĝi dividata en la neoficiale tiel nomatajn segmentojn Innere (Interna) kaj Äußere (Ekstera) Mariahilfer Straße.

Interna Mariahilfer Straße[redakti | redakti fonton]

Interna Mariahilfer Straße

La "Interna" Mariahilfer Straße konsistigas la distriktolimon inter Mariahilf kaj Neubau, la 7a distrikto.

Ĝi komenciĝas sur la kruciĝo inter la stratoj Museumsplatz, Getreidemarkt (ambaŭ partoj de la tiel nomata Zweierlinie), Babenbergerstraße kaj Mariahilfer Straße mem. Apud tiu kruciĝo troviĝas la MuseumsQuartier, granda muzearo, kaj la Arthistoria Muzeo, kaj sub ĝi la metrostacio Museumsquartier de la linio U2.

Tiu ĉi segmento de la strato estas grava butikstrato kun granda diverseco de butikoj, speciale vestaĵaj butikoj. Tri famaj magazenegoj troviĝas sur ĝi: Herzmansky, Gerngross kaj Stafa.

Du metrostacioj de la linio U3 servas la Internan Mariahilfer Straße: Neubaugasse kaj Zieglergasse. En ambaŭ, la kajoj por la du direktoj situas unu super la alia pro spacaj kialoj. Nur sur la lastaj kelkaj metroj ankoraŭ trafikas tramoj de la linio 5, kiu tie havas sian returniĝejon; tamen ĝis 1993 tramoj (en la fino, la linioj 52 kaj 58) ja trafikis ankaŭ tie ĉi.

Piedira zono[redakti | redakti fonton]

La piedira zono en februaro 2014

De la 16a de aŭgusto 2013, la centra parto inter Andreasgasse kaj Kirchengasse estas piedira zono, kaj la apudaj segmentoj ĝis Kaiserstraße kaj Getreidemarkt estas renkontiĝaj zonoj kun mikso de ĉiuspeca trafiko.[1][2] Tiu reorganizo estis forte kritikata de la opozicia Libereca Partio de Aŭstrujo[2] kaj de la Wirtschaftskammer, kiu faris enketon inter la komercistoj de la Mariahilfer Straße kun negativa rezulto.[3]. Origine estis planite, ke la buso 13A plu veturos (unudirekte) tra parto de la nova piedira zono,[2], sed post premo de Wiener Linien,[4], ĝia vojo estis ŝanĝita.[1][5]

De la 17a de februaro 2014[6] ĝis la 7a de marto 2014[7] okazis ĝenerala enketo pri la estonteco de la disputita piedira zono. Voĉdonrajtaj estis la loĝantoj de la distriktoj Mariahilf kaj Neubau. La demandoj estis jenaj:[7]

  • A. La trafika trankviligo en la Mariahilfer Straße estu tenata.
    • Por la aŭta trafiko malfermiĝu kruciĝoj.
    • Restu permesate bicikli en la piedira zono.
  • A. La trafika trankviligo en la Mariahilfer Straße estu malfarataj.

El la valide voĉdonintaj personoj, 17630 (53,2 %) voĉdonis por la unua opcio, kaj el tiuj, 9459 (55,9 %) voĉdonis por la unua subopcio kaj 7439 (44,1 %) kontraŭis ĝin. La dua subopcio havis 9125 porajn voĉdonojn (52,9 %) kaj 8128 kontraŭajn (47,1 %). 15307 personoj (46,8 %) voĉdonis kontraŭ la trafika trankviligo.[7] La Libereca Partio kritikis la baloton pro tio, ke ne-aŭstraj EU-civitanoj loĝantaj en la distriktoj rajtis voĉdoni (kio laŭ ĝi kreis pli da por-piedirzonaj voĉdonoj) kaj ke la komercistoj ne estis demandataj.[8]

La Mariahilfer Straße estos tial ĝis 2015 alikonstruita.[9]

Ekstera Mariahilfer Straße[redakti | redakti fonton]

Ekstera Mariahilfer Straße

Tre proksime al la kruciĝo inter la Mariahilfer Straße kaj la Viena Zono troviĝas la Stacio Wien Westbahnhof. Tiu kruciĝo estas la limo inter la "Interna" kaj la "Ekstera" Mariahilfer Straße. Male al la Interna, en la Ekstera Mariahilfer Straße ja ankoraŭ trafikas tramoj de la linioj 52 kaj 58, tie eĉ troviĝas la tramremizo Rudolfsheim.

La Ekstera Mariahilfer Straße, kiu troviĝas en la 15a distrikto (krom la plej eksteraj metroj situantaj en la 14a distrikto), ne estas same grava butikstrato kiel la Interna. Post la Teĥnika Muzeo, ĉe la kruciĝo kun Schlossallee kaj Penzinger Straße, finiĝas la Mariahilfer Straße proksime al la Palaco Schönbrunn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]