Mariam Raĝavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mariam Raĝavi
perse: مریم رجوی
Mariam Raĝavi

En funkcio:
1985 – 1989
Antaŭulo Masud Raĝavi

En funkcio:
1989 – 1993

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
1993

Naskiĝo la 4-an de decembro 1953
en Tehrano, Irano
Politika partio Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo
Edzo/ino Masud Raĝavi
Infanoj Aŝraf (filino), Mostafa (filo)[1]
TTT La oficiala retpaĝo farsi angle
v  d  r
Information icon.svg

Mariam RAĜAVI (perse: مریم رجوی; ĝis edziniĝo — Mariam Azodanlu; naskiĝis la 4-an de decembro 1953, Tehrano, Irano) estis elektita kiel prezidanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[2] Oni ofte nomas ŝin ankaŭ gvidanto de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo (mallonge: OMIP), kiun ŝi estras kune kun sia edzo Masud. Anoj de OMIP nomas ŝin «la estonta prezidantino de Irano»[3]

Mariam naskiĝis en mezklasa familio. Laŭ la oficiala biografio, ŝi bakalaŭriĝis pri metalurgio en la Teknologia Universitato de Ŝarif (Tehrano). En 1973-1979 ŝi partoprenis kontraŭŝahan agadon, sed post la venko en 1979 de la irana revolucio rapide elreviĝis pri ĝi kaj aniĝis al opozicio. En 1979-1981 ŝi estris la socialan sekcion de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo. En 1980 kandidatiĝis al la parlamento. En 1985-1989 ŝi kungvidis la OMIP, de 1989 ĝis 1993 estis la ĝenerala sekretario de OMIP. En 1993 Mariam Raĝavi estis elektita la prezidanto de KNRI.[1]

En 1982 ŝi translokiĝis en Parizo, kie troviĝas la ĉefa sidejo de la «Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado», kiun ŝi estras ekde 1993.[4] Post tio multaj virinoj okupis gravajn postenojn en la organizaĵo.[5]

En 1985 ŝi edziniĝis al Masud Raĝavi

Anoj de OMIP protestas kontraŭ aresto de Mariam Raĝavi. La 17-an de julio 2003.

La 17-an de junio 2003 ŝi estis arestita en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) de la francaj sekretaj servoj dum la operaco kontraŭ OMIP. La 3-an de julio Mariam Raĝavi estis liberigita laŭ decido de la apelacia kortumo.[6]

La 5-an de julio 2006 Mariam Raĝavi vizitis oficejon de Eŭropa parlamento kaj uzis ĝian ekipaĵaron por sia gazetkonferenco, dissendata per satelitoj. Irano forte protestis kontraŭ tio.[7]

La 8-an de marto 2013 ŝi prezentis en la franca sian novan libron «Virino kontraŭ fundamentalismo», bazitan sur sia politika sperto.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]