Marian Langiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marian LANGIEWICZ (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1827 en Krotoszyn, mortis la 10-an de majo 1887 en Konstantinopolo) estis pola generalo kaj diktatoro de januara ribelo.

Vivo

Marian Langiewicz lernis en gimnazio en Trzemeszno. En 1860 partoprenis en ekspedicio de Giuseppe Garibaldi al Sicilio, kie distingiĝis pro braveco kaj necedemo. Li estis lekciisto de Pola Militista lernejo en Cuneo, kie fariĝis fervora kontraŭulo de Ludwik Mierosławski. Li mem estis ligita kun blanka partio.

Antaŭ eksplodo de la ribelo laŭ rajtigo de Centra Nacia Komitato venigis al Pollando pafilojn de Germanio kaj Belgio. La 9-an de januaro 1863 estis nomumita kolonelo de vojevodio de Sandomierz. Li devis koncentrigi fortojn de ribelantoj en Góry Świętokrzyskie (Santakrucaj Montoj) kaj fronte de ili ataki Varsovion. La 22-an de januaro lia grupiĝo faris tri venkajn batalojn kontraŭ rusaj fortoj en Jedlnia (proksime al Pionki), Bodzentyn kaj Szydłowiec (kie persone partoprenis), komencante - nomatan de historiistoj - Kampanjon de Langiewicz. En tendaro en monaĥejo en Wąchock kolektis 1400 virojn, formante taĉmentojn de kavalerio, infanterio kaj de servistaro. Li fondis tie staban kancelarion, ambulancon, presejon kaj fabriketon de armiloj. Rosoj komencis lin postkuri atakante samtempe en kelkaj lokoj. La 11-an de februaro li venkis rusojn en batalo apud Święty Krzyż (Sankta Kruco), akirante 1000 pafilojn kaj 8 kanonojn. Liaj fortoj daŭre kreskis. En Małogoszcz Langiewicz kunligis siajn fortojn kun taĉmento venanta de Mazovio. Nun li havis pli ol 2500 soldatojn. Tie li la 24-an de februaro 1863 ekbatalis kun plimulta nombro de rusoj. Danke al lerta komandado li eskapis de ĉirkaŭiro sen seriozaj perdoj, perdante 300 pafmortigitojn kaj 2 pafilegojn. La 11-an de marto 1863 li anoncis sin diktatoro de la ribelo. Unu semajnon poste post bataloj de Chroberz kaj Grochowiska (proksime al Pińczów), li trairis al Galicio.

Arestita de aŭstroj, dum du jaroj estis malliberigata en fortikaĵo Josefov, kaj poste restis inter elmigrintoj en Anglio kaj Svislando. Pliposte soldatservis en turka armeo kiel Langie Bey. Li mortis en Konstantinopolo la 10-an de majo 1887 kaj estis entombigita en tombejo Haidar Paŝa kune kun sia angla edzino Suzanne.

La 19-an de junio 1937 la Ministro pri Militistaj Aferoj donis al kazerno de la 56-a Regimento de Wielkopolska-Infanterio en Krotoszyn la nomon de Generalo Marian Langiewicz.

En Muzeo de Pola Militistaro en Varsovio troviĝas lia oficira sabro.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Zbigniew Ćwiek, Przywódcy powstania styczniowego. Sześć sylwetek (Gvidantoj de la januara ribelo. Ses siluetoj), Państwowe Wydawnictwo „Wiedza Powszechna”, Warszawa 1963.
  • Stanisław Strumph-Wojtkiewicz, Powstanie styczniowe (La januara ribelo), Instytut Wydawniczy „Nasza Księgarnia”, Warszawa 1973.