Marian Zdziechowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marian Zdziechowski.

Marian Ursyn ZDZIECHOWSKI blazono Rawicz (naskiĝis la 30-an de aprilo 1861 en Nowosiółki aŭ Rakaw, proksime al Minsk, mortis la 5-an de oktobro 1938 en Vilno) estis pola historiisto pri ideoj kaj literaturo, filologo, filozofo, literatura kritikisto kaj publicisto, rektoro de Universitato al Stefan Batory en Vilno.

Interesiĝoj

Aŭtoro de pluraj laboraĵoj pri filozofio de religio kaj slavaj literaturoj. Aparte li interesiĝis pri polaj-rusaj kulturaj rilatoj. Konanto de la rusa filozofia literaturo. Korespondis kun Lev Tolstoj kaj eĉ lin vivitis. Li daŭre kontaktiĝis kun pluraj rusaj intelektuloj, en tio kun Nikolaj Berdjajev, Sergej Bulgakov, Petro Struve, Dimitri Mereĵkovski, Nikolaj Trubeckoj. Li okupiĝis i.a. pri problemo de malbono, kiun li konsideris reale ekzistantan kaj neforigeblan elementon de la mondo, en filozofia perspektivo, en tio komunisma en apokalipsa kunteksto. Aliaj kampoj de lia interesiĝo estis fenomeno de modernismo en Katolika Eklezio kaj fontoj de krizo de la eŭropa kulturo. Esplorado de la rusa literaturo libera de naciecaj antaŭkonkvinkoj kaj postulado de frateco de slavoj plurfoje endanĝerigis lin pri riproĉoj. Ekde Oktobra Revolucio viziis pri alproksimiĝanta granda civilizacia tragedio, kaj aparte pri mortiga danĝero por Pollando fare de Sovetunio. Ili estis plejparte neglektataj, kaj liaj avertoj pri minacanta komunismo kaj naciismo estis traktataj kiel simptomoj de manio.

Influoj de lia penso

Kreado de Marian Zdziechowski grande influis plurajn polajn kaj eksterlandajn verkistojn. En Krakovo kaj Vilno aŭskultis lin multe da tiutempaj kaj venontaj intelektuloj. En Vilno liaj studentoj i.a. estis Paweł Jasienica kaj Czesław Miłosz. Zdziechowski estas laŭ Magdalena Grochowska "ŝlosilo" por kompreni kreemon de Miłosz. Al Zdziechowski referencis ankaŭ Adam Michnik en sia libro "Kościół, lewica, dialog" (Eklezio, maldekstrularo, dialogo).

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1928.

Eksteraj ligiloj