Mariana anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mariana anaso
Mariana anaso, la lasta masklo de Mariana anaso estis birdo de la morfo "superciliosa".
Mariana anaso, la lasta masklo de Mariana anaso estis birdo de la morfo "superciliosa".
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. oustaleti
Anas oustaleti
(Salvadori, 1894)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mariana anaso (Anas oustaleti) aŭ Oŭstaleta anaso estas formortinta speco de anaso de la genro Anas kiu estis endemia de la Marianoj. Ties taksonomia statuso estas disputata, kaj ĝi estis diverse traktata ĉu kiel plena specio, kiel subspecio de la Platbeka anaso aŭ de la Pacifika brovanaso, aŭ foje eĉ kiel subspecio de la Punktobeka anaso.

Taksonomio

La taksonomia statuso de la Mariana anaso estas disputata, ĉar ĝi similis intermeza inter la Platbeka anaso kaj la Pacifika brovanaso, du proksime rilataj alopatriaj specioj kiuj ofte hibridiĝas. Ties maskloj havis du intergradajn kolormorfojn, nome la tipoj "platyrhynchos" kaj la "superciliosa" laŭ kiu specio estis plej simila al ĝi.[1] Ĝi estis unuafoje science priskribata de Tommaso Salvadori kiel plena specio en la genro Anas, nome laŭ ties kolektanto, la franca zoologo Emile Oustalet. Salvadori sugestis, ke ĝi estas rilata al la Pacifika brovanaso.[2] Ĝi estis antaŭe konata de la Ĉamoroj, kiu nomigis ĝin ngånga' en ĉamora, kaj de la Karolinoj, kiu nomigis ĝin ghereel'bŭel en karolina.

Laŭ Salvadori, plej taksonomiistoj, kiaj Dean Amadon kaj Ernst Mayr konsideris ĝin subspecio de la Platbeka anaso.[2] Joŝimaro Jamaŝina ekzamenis la specimenojn de la japanaj muzeoj en 1948, kaj decidis, ke la Mariana anaso estis ekzemplo de hibridospeciiĝo, kaj ke ĝi descendis el la Platbeka anaso kaj el la palaŭa subspecio de Pacifika brovanaso (Anas superciliosa pelewensis).[2][3] Tamen ne disponeblas molekula genetika pruvo kiu subtenas tiun hipotezon. Kelkaj fakuloj, kiaj Jean Delacour, konsideris la Marianan anason simpla hibrido, kaj tiele ĝi forestis el la kvarvoluma monografio de Delacours pri anasoj kaj el la IUCN Ruĝa Listo.[2] Se la hipotezo de Jamaŝina pravas, la Mariana anaso eble evoluis al statuso de preskaŭ specio en nur ĉirkaŭ dek mil jaroj.

Nek la Mariana anaso nek ties praula specio estas konataj el fosilioj de la Marianoj, dubingante la ideon ke loĝanta populacio de Pacifika brovanaso dumlonge setliĝs en la insuloj. Tamen plej rokŝirmejoj kaj kavoj de la Marianoj estis tutdetruitaj dum la Batalo de Guamo.[4] Specio de nefluga anaso estas konata el prahistoria osto trovita en Rota en 1994; ĝi ŝajne ne estis proksime rilata al la Mariana anaso.[5]

Aspekto

Foto publikigita en 1948

La Marianaj anasoj estis 51–56 cm longa kaj pezis proksimume 1 kg, kio faris ilin iom pli malgrandaj ol la Platbeka anaso. Ĉe maskloj estis du intergradaj kolormorfoj, nome "platyrhynchos" kaj "superciliosa" depende el la specio al kiu ili plej similas.

Nur la unua havis distingan reproduktan plumaron: la kapo estis verda kiel ĉe maskloj de Platbeka anaso, sed malpli brila, kun iome da sablokoloraj plumoj en flankoj, malhebruna okulstrio kaj svaga blankeca ringo ĉe la bazo de la kolo. La supra brusto estis malhelruĝeca al malhelbruna kun nigrecbrunaj punktoj. La flugilmakulo (speguleto) kaj la vosto estis ankaŭ kiel ĉe la reprodukta plumaro de la Platbeka anaso, inklude la buklajn centrajn vostoplumojn, sed la pintoj de la speguletaj plumoj estis sablokoloraj. La subaĵo estis mikso inter la vermikulaj grizaj plumoj de la Platbeka anaso kaj la brunaj de la Pacifika brovanaso. La resto de la birdo aspektis kiel masklo de Pacifika brovanaso kun pli helaj subflugiloj. La beko estis nigra ĉe la bazo kaj oliveca pinte, la piedoj ruĝecoranĝaj kun pli malhelaj retoj kaj la irisoj estis brunaj. La eklipsa plumaro aspektis simila al malhela eklipsa masklo de Platbeka anaso.

Maskloj de la tipo "superciliosa" similis al Pacifika brovanaso kun malpli distinge markata kapo, la superokulo kaj vangoj estis sablokoloraj kaj la vanga strio tre malfacile videbla. La supra brusto, flankoj kaj skapularaj plumoj havis pli larĝajn sablokolorajn bordojn, kaj la subflugiloj estis pli helaj. La speguleto estis kutime kiel ĉe la tipo "platyrhynchos", tio estas kiel ĉe la Platbeka anaso, sed almenaŭ du specimenoj havis la verdan speguleton de la Pacifika brovanaso. La beko estis kiel tiu de A. superciliosa, kaj la irisoj kaj kruroj similaj al tiuj de la tipo "platyrhynchos".

La inoj aspektis esence kiel malhela ino de Platbeka anaso kun la oranĝa koloro de la piedoj kaj ĉe la bekopinto kutime pli pura.

Distribuado

Ĝi loĝis, en ĵusaj epokoj almenaŭ, ĉe la insuloj de Guamo, Saipano kaj Tiniano. Du neidentigitaj anasoj estis vidataj en Rota en 1945,[1] sed oni ne registris movojn de A. oustaleti inter Saipano kaj Tiniano, kiuj estas 8 km aparte,[6] tiuj estis probable vagantaj migrantaj anasoj, kvankam Marshall (1949) supozis el cirkonstanca pruvo ke tiaj movoj ja estis okazintaj. Tamen la distanco inter Guamo kaj Rota estas preskaŭ 80 km, kio faras neverŝajnaj intencajn migradojn inter tiuj insuloj.

Ekologio

La Mariana anaso loĝis en humidejoj, ĉefe interne sed eventuale ankaŭ ĉe marbordaj areoj. En Guamo ĝi estis plej abunda ĉe la valo de la rivero Talofofo, en Tiniano ĉe la Lago Hagoi kaj la Lago Makpo (nune Marĉo Makpo) antaŭ kiam ĝi estis drenata, kaj en Saipano ĉe la laguno Garpan kaj ĉe la Lago Susupe. Tiuj birdoj estis kaŝemaj kaj preferis ŝirmajn habitatojn kun multaj humidejoj kaj akvoplantoj – arbustaroj de filiko (Acrostichum aureum) kaj fragmitejoj (Scirpus, Cyperus kaj Phragmites), kiel priskribataj detale de Tenorio et al. (1979) kaj Stemmermann (1981) -, kie ili nestumis. Kutime troviĝis paroj aŭ malgrandaj aroj, sed ĉe la ĉefaj habitatoj povis troviĝi pli grandaj grupoj de dekduoj kaj rare ĝis 50-60 individuoj. Krom ebla inter-insula movaro, tiuj birdoj ne estis migrantaj.

Manĝo kaj reproduktado ne estis bone dokumentataj, sed verŝajne ne diferencis multe el ties tujaj parencoj. La Marianaj anasoj manĝis akvajn senvertebrulojn, malgrandajn vertebrulojn kaj plantojn.

Reproduktado estis registrita el almenaŭ januaro al julio, kun pinto ĉe junio/julio je la fino de la seka sezono. Unu maskla specimeno kaptata en oktobro estis ankaŭ en reprodukta kondiĉo;[7] tiele la birdoj povus esti reproduktintaj preskaŭ la tutan jaron almenaŭ foje. Badaŭrinde neniam estis registrita la pariĝada kutimaro, kiu ĉe la tre sekse dimorfa Platbeka anaso direktiĝas pli al prezentado de vidaj ŝlosiloj ol ĉe la monomorfa Pacifika brovanaso (kvankam ĝi estas ĝenerale simila ĉe ambaŭ specioj). La ovaro konsistis el 7-12 palgrizaj al verdecaj ovalformaj ovoj 61.6 x 38.9 mm averaĝe.[6] La kovado daŭris ĉirkaŭ 28 tagojn, la maskloj partoprenis nek en ĝi nek en idozorgado. La frumaturaj kaj nidifugaj idoj ekflugas kiam ili estis ĉ. 8 semajnojn aĝaj kaj iĝis sekse maturaj la venontan jaron.

Formorto

Tiuj birdoj malpliiĝis pro drenado de humidejoj por agrikulturo kaj konstruado. Ĉaspremo estis tre probable forta, spite malpermeson de pafilposedo dum la japana kontrolepoko (1914–1945), ĉar la birdoj estis netimidaj kaj facile kaptataj, kaj neniel la malpermeso estis mildigita post la Dua Mondmilito (vidu ankaŭ sube). Ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj, jam oni ne vidis plu arojn de pli da dekduo da birdoj. En Guamo la lastaj vidaĵoj okazis en 1949 kaj 1967 - la lasta estis sola, eble vaganta, birdo – kaj en Tiniano en 1974. Ĉar la lago Susupe havigis la plej taŭgan kaj almenaŭ atingeblan habitaton, kvankam ĝi suferis tro da poluado el sukermuelaj ruboj, la populacio de Saipano elturniĝis dum kelkaj pluaj jaroj. La Mariana anaso estis listigita kiel federale endanĝerita la 2an de junio, 1977.[8] En 1979 oni trovis du masklojn kaj unu inon en Saipano kaj ili estis kaptataj; unu el la maskloj estis poste liberigita, nome la lasta natura birdo iam trafita. La paro estis alportata al Trenejo Pohakuloa, Havajo, kaj poste al SeaWorld, San Diego, kie oni klopodis kaptivecan reproduktadon. Tamen sensukcese kaj la specio iĝis formortinta pro la morto de la lasta individuo en 1981. Oni faris dum sekvontaj jaroj enketojn, sed la specio estis certe jam malaperinta. Ĝi estis formovita el la listo de endanĝeritaj specioj de la USFWS la 23an de februaro, 2004, pro formorto.[9][10]

Kolektado de specimenoj por muzeoj kaj privataj kolektoj eble havis portempan efikon dum la japana kontrolo de la insularo. Kvankam malpli da 100 specimenoj estas registritaj, plej estis kaptitaj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj fare de japanaj kolektistoj; pro la nemigranta kutimaro kaj malgranda populacigrando de la specio, tio povus esti endanĝerinta la lokajn populaciojn al punkto de formorto. For de Japanio, estas 7 specimenoj (inklude la tipan) en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, Parizo, unu en la Walter Rothschild Zoological Museum, Tring, du en la Smithsonian Institution, Vaŝingtono kaj ses en la Usona Muzeo de Natura Historio, Novjorko [11]. Estas informoj pri aldonaj specimenoj en Kembriĝo (Masaĉuseco) kaj Lisbono.[12]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Literaturo citata

  • Fish and Wildlife Information Exchange (1996). [Mariana Mallard, ESIS101048 (draft)]. Virginia Tech. HTML plena teksto Disclaimer
  • Fish and Wildlife Service (1977). “Endangered and Threatened Wildlife and Plants: Determination that the Mariana Mallard is an Endangered Species”, Federal Register 42, p. 28136–28137. 
  • Fish and Wildlife Service (2004). “Endangered and Threatened Wildlife and Plants; Removing the Mariana Mallard and the Guam Broadbill From the Federal List of Endangered and Threatened Wildlife”, Federal Register 69, p. 8116–8119. 
  • Greenway, James C.. (1967) Extinct and Vanishing Birds of the World, 2‑a eldono, New York: Dover Publications, p. 169–171.
  • Kuroda, N.. (1941–1942) A study of the Marianas Mallard, Anas oustaleti' 11 (japane), p. 99–119 (t 1), 443–448 (t 2).
  • Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
  • (1894) “”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 20, p. 1. 
  • Steadman, David William. (2006) Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3.
  • Stemmermann, L.. (1981) A guide to Pacific wetland plants. Honolulu: U.S. Army Corps of Engineers, Honolulu District.
  • Tenorio, J. et al.. (1979) Ornithological surveys of wetlands in Guam, Saipan, Tinian, and Pagan. Honolulu: U.S. Army Corps of Engineers, Pacific Ocean Division.
  • Weller, Milton W.. (1980) The Island Waterfowl. Ames, Iowa: Iowa State University Press. ISBN 0-8183-1310-7.
  • (1948) “Notes on the Marianas mallard”, Pacific Science 2, p. 121–124. 


Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Madge kaj Burn, 1988, p. 213
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Weller, 1980, pp. 17–19
  3. Yamashina, 1948
  4. Steadman, 2006
  5. Steadman, 1999, pp. 338, 340
  6. 6,0 6,1 Kuroda, 1941–1942
  7. Marshall, 1949
  8. Fish and Wildlife Service, 1977
  9. Fish and Wildlife Service, 2004
  10. Ravelo, 2004
  11. FWIE-VT, 1996
  12. Greenway, 1967