Mariana fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mariana fruktokolombo
Stavenn Ptilinopus roseicapilla 01.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. roseicapilla
Ptilinopus roseicapilla
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Mariana fruktokolombo, Ptilinopus roseicapilla konata surloke kiel Mŭii-mŭii en Karolina lingvo, Totot en Guam aŭ Paluman Totut en Nord-Marianoj estas eta, ĝis 24 cm longa, verda fruktokolombo indiĝena kaj endemisma en Gvamo kaj en Nord-Marianoj en la Pacifiko.

Ĝi havas purpurruĝan frunton, grizecajn kapon, dorson kaj supran bruston, dum ventro montras multkolorajn partojn, nome verda en suba brusto kaj supra ventro kaj pli flava en suba ventro, krom oranĝaj makuloj en flankoj kaj je la fino sub vosto.

La ino demetas ununuran blankan ovon. La ovo kaj posta ido estas zorgata de ambaŭ gepatroj. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj.

Kulture, la Mariana fruktokolombo estas grava simbolo de la regiono. Tiu specio estas la oficiala birdo de Nord-Marianoj. [1]. En 2005, la Mariana fruktokolombo estis dekomence elektita kiel oficiala bestoblazono de la Mikroneziaj Ludoj de 2006 okazantaj en Saipan. [2] Tamen, la oficiala tttejo de la ludoj montras tropikbirdon el la Faetonedoj kiel oficiala simbolo anstataŭ la Mariana fruktokolombo.[3]

Ĉe bestoĝardeno de Sankta-Luizo

La pacifika specio estas minacata de formorto pro mediperdo tra sia teritorio. Pli danĝera minaco por la Mariana fruktokolombo estas la hazarda enmeto de la Bruna arboserpento en Gvamo dum la Dua Mondmilito. La serpentoj masakris la indiĝenajn logantarojn de la insulo, kiuj tute ne kutimis pri eventualaj predantoj. Ili nun estis formortintaj el Gvamo kaj la Mariana fruktokolombo estas tre endanĝerita en aliaj insuloj de sia teritorio. La disvastiĝo de la serpentoj al aliaj Nord-Marianoj povos esti terura. Multaj bestoĝardenoj komencis reproduktajn programojn kun kaptivaj ekzempleroj. La bestoĝardeno de Sankta-Luizo havas unu el la plej sukcesaj reproduktaj programoj kun kaptivaj ekzempleroj. Tiu programo startis en 1993.[4]

Pro la pliiĝanta mediperdo, la limigita teritorio, malmultnombra loĝantaro kaj invademaj enmetitaj specioj, la Mariana fruktokolombo estas konsiderita kiel Endanĝerita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]