Mariann Csernus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariann Csernus
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1928 (1928-10-30) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Mariann Csernus [ĉernuŝ], hungare Csernus Mariann estas hungara aktorino.

Mariann Csernus

Mariann Csernus naskiĝis la 30-an de oktobro 1928, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mariann Csernus komencis sian aktoran karieron en 1948 en Budapeŝto. En 1950 ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi ankaŭ studadis aktoradon. Ŝi senĉese roladas en Budapeŝto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi faris unusolan reĝisoradon kaj verkis 3 librojn.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 8 filmoj inter 1954-2006, ekzemple Játék a szerelemmel (Ludo kun la amo), 1959
  • 5 televiziaj filmoj inter 1962-2006, ekzemple Holló a hollónak (Korvo al korvo), 1972
  • 9 memstaraj teatraj spektakloj inter 1962-1986, ekzemple Születésnapi óda (Naskiĝtaga odo), 1962; Mari Jászai: Életem (Mia vivo), 1979
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk); István Örkény: Macskajáték (Katoludo); Gergely Csiky: A nagymama (La avino)

Fontoj[redakti | redakti fonton]