Marianna Biernacka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marianna BIERNACKA, fraŭlina nomo Czokało (naskiĝis en 1888 en Lipsk en rusa aneksaĵo de Pollando, mortis la 13-an de julio 1943 en Naumowicze en Grodna regiono) estis pola kristana martirino, beatigita de la Romkatolika Eklezio.

Ŝi verŝajne devenis de grekokatolika familio. Marianna kaj ŝia edzo Ludwik Biernacki mastrumis 20-hektaran bienon. Ili havis sesopon da infanoj. Post la morto de la edzo la filino memstariĝis kaj filo Stanisław edziĝis. Marianna ekloĝis ĉe la filo kaj lia edzino Anna. Komence de julio 1943 gestapo kondamnis ŝian filon kaj bofilinon al morto. La filo jam havis dujaran filinon Genia, kaj lia edzino estis denove graveda. Tial Marianna decidis morti anstataŭ la bofilino kaj ŝia naskiĝonta infano. Oni ŝin pafmortigis la 13-an de julio 1943 en Naumowicze, apud Grodno, en grupo de 49 loĝantoj de Lipsk. Marianna havis unu peton: ke oni antaŭ la morto donu al ŝi rozarion.

Ŝi estis beatigita la 13-an de julio 1999 de papo Johano Paŭlo la 2-a en Varsovio en grupo de 108 beatigitaj martiroj de la dua mondmilito.

Aparta loko de ŝia kulto estas Lipsk.

Ŝia liturgia rememoro estas tradicie celebrata dum la tago de ŝia morto kaj ankaŭ en la grupo de 108 beatigitoj la 12-an de junio.

Bibliografio