Marianna Martines

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marianna Martines (naskiĝis la 4-an de majo 1744 en Vieno, mortis la 13-an de decembro 1812 samloke) estis aŭstra komponistino , klavicenistino kaj kantistino.

Ŝi estis filino de Theresia Martines kaj Nicolò Martines, Napolano kaj ceremoniestro de la papa nuncio en Vieno. Ŝiajn kvar filojn imperiestrino Maria Theresia levigis la 23-an de januaro 1774 en la kavalirrangon. Marianna verŝajne havis dek du gefratojn, el kiuj tamen sep jam infanaĝe mortis. Restis kvar fratoj kaj unu fratino.

Edukado

Edukadon kaj prosperigon en la muziko, sed ankaŭ en lingvoj kaj literaturo ŝi ricevis de la libretisto kaj itala poeto Pietro Metastasio (1698-1782), kortega poeto de imperiestro Karolo la 6-a. Metastasio venis kiel amiko de la patro de Marianna kaj ankaŭ loĝis ĉe la familio.

En ŝia mallonga membiografio Martines nomas nur du instruistojn: Joseph Haydn kaj Giuseppe Bonno. Nicola Porpora-n kaj Johann Adolf Hasse-n ŝi ne menciis. En ŝia deka vivojaro la juna Joseph Haydn instruis al ŝi pianoludadon. Sed jam je la komenco de ĉi tiu instruado Marianna Martines jam bonege ludus. Haydn loĝis ankaŭ en la sama domo kaj ĉiutage instruis ŝin kompense de senpaga nutrado kaj loĝado.

Laborado kiel komponisto

En 1761, kiel 17-jarulino, ŝi unuafoje sinprezentis kiel komponisto. Unu el ŝiajn mesojn ŝi prezentis en la Viena kortega preĝejo St. Michael. Tio trafis sur ĝeneralan agnoskon. En 1760/71 ŝi sendis al la renoma komponisto kaj muzikteoriisto patro Giovanni Battista Martini (1706-1784) kelkajn el siaj komponaĵoj, kiu recenzis ŝiajn verkojn nepre pozitivaj. La muzikeldonisto Johann Ulrich Hafner (1711-1767) publikis ŝiajn pianosonatojn en E kaj A-maĵoro en 1760 en antologio. Tio validis kiel grava pruvo de kvalito. Estis ŝiaj nuraj dumvivaj publikaĵoj.

En 1773 la Accademia Filarmonica di Bologna enprenis ŝin. Organizanto de ĉi tiu Accademia estis Martini. Estis alta dekoracio, esti tie enprenita, ĉar nur la plej malmultaj kaj nur bonegaj komponistoj ĝuis tiun favoron. Por esti akceptita en ĉi tiun akademion, fondita en 1666, oni devis pasigi ekzamenon antaŭ plurkapa ĵurio. Unu tasko je tio estis ekzemple aranĝado de antifono por kvar voĉoj. La prijuĝo akcentis precipe „la graciecon, la genion [...] [kaj] la surpriza precizecon [...] de ŝia komponaĵo“.

Marianna Martines jam frue kontaktis kun gravaj personoj en politiko, kulturo kaj socio danke al sia patro kaj Metastasio. Ŝi ofte kantis kaj ludis ĉe la imperiestra kortego je invito de imperiestrino Maria Theresia. Almenaŭ unu fojon semajne ŝi prezentis serenadojn en sia domo. Ne ekzistas pruvo por onidira komuna koncerto kun Mozart. Ankaŭ la honordoktoreco, kiun onidire donus al ŝi la universitato de Padovo, ne estas pruvebla. Sian eble plej faman verkon Isacco figura del redentore ŝi komponis en 1782. Ĉi tiun prezentis la Tonkünstler-Sozietät kun granda sukceso.

Maljuneco

La 12-an de aprilo 1782 Metastasio mortis kaj postlasis sian posedaĵon al la gefratoj de Martines.

La 13-an de decembro 1812 Marianna de Martines mortis en la aĝo de 68 jaroj je tuberkulozo. Nur du tagojn antaŭe ŝia tri jarojn pli juna fratino Antonia, kun kiu Marianna dum jardekoj kunvivintis, mortis je kadukeco. Martines estis entombigita sur la tombejo Sankt Marx en Vieno.

Literaturo

  • Karen Lynn Fremar, Life and Selected Works of Marianna Martines (1744-1812), University of Missouri at Kansas City, 1983.
  • Irving Godt, "Marianna in Italy: The International Reputation of Marianna Martines (1744-1812)", The Journal of Musicology, vol. XIII/4 Fall 1995, S. 538-61.
  • Irving Godt, "Marianna in Vienna: A Martines Chronology", The Journal of Musicology, vol. XVI/1, Winter 1998, S. 136-58.