Marianne Timmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marianne en 2007

Maria Aaltje (Marianne) Timmer (3-a de oktobro 1974, Sappemeer) estas nederlanda sketistino kun kiel karesnomo "Timmertje" (Ĉarpentinjo). Ŝi estas specialigita por la 1000 kaj 1500 metroj. Timmer estas kunulino de la futbala golulo Henk Timmer.

Timmer gajnis en 1998 la oran medalon por la 1000 kaj 1500 metoj dum la Vintraj Olimpikoj en Nagano Japanio. Ok jarojn pli poste, dum la Vintraj Olimpikoj en Torino, ŝi denove gajnis la oran medalon por la 1000 metroj. Per tio ŝi fariĝis la unua nederlanda sketisto, kiu ĉampioniĝis dum du malsamaj Vintraj Olimpikoj.

En 2002 dum la Vintraj Olimpikoj en Salt Lake City Timmer atingis okan lokon por la 500, kaj kvaran lokon por la 1000 kaj 21-an lokon por la 1500 metroj.


Timmer fariĝis nederlanda sprintĉampiono en:

  • 1997 (Groningen)
  • 1998 (Groningen)
  • 1999 (Groningen)
  • 2001 (Heerenveen)
  • 2003 (Heerenveen)
  • 2004 (Heerenveen)
  • 2005 (Heerenveen)
  • 2006 (Heerenveen)
  • 2007 (Heerenveen)
  • 2008 (Heerenveen)


2003[redakti | redakti fonton]

  • oro por la 500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • oro por la 1000 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • bronzo por la 1500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.


2004[redakti | redakti fonton]

  • mondĉampiono sprinto je la 18-a de januaro 2004 en Nagano; Per tio Timmer estas la unua nederlanda virino en la historio kiu fariĝis mondĉampiono.
  • arĝento por la 1000 metroj dum la Mondĉampioneco distancoj en Seulo Koreio.


2006[redakti | redakti fonton]

  • Olimpika ĉampiono por la 1000 metroj en Torino
  • elkonkursigo por la 500 metroj pro dufoja malkorekta starto dum la Vintraj Olimpikoj en Torino.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]