Marianne Vermaas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianne Vermaas
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1911 (1911-09-23)
Morto 23-an de septembro 1991 (1991-09-23) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Pieter Jacobus Vermaas
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marianne Hubertina VERMAAS (naskiĝis la 23-an de septembro 1911 en Roterdamo, mortis la 23-an de septembro 1991 en Roterdamo) estis iama direktorino de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj honora membro de UEA.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vermaas lernis Esperanton en 1934, supozeble de sia patro Pieter Jacobus Vermaas, unu el la unuaj delegitoj de UEA kaj aktivulo en la loka Esperanto-movado. Aktiva jam de la unuaj postmilitaj jaroj, ŝi dum jardekoj sekretariis en la Roterdama Esperanto-klubo "Merkurio" kaj longe servis kiel komitatano de Nederlanda Esperanto-Asocio. Ŝi estis unu el la fondintoj kaj multjara estrarano de la iama mondcivitana organizaĵo Universala Ligo. Vermaas verkis artikolojn kaj foje tradukis.

UEA-aktivado[redakti | redakti fonton]

En 1953 Vermaas fariĝis komitatano de UEA, en septembro 1955 ŝi fariĝis administranto (ekde 1956: direktorino) de UEA. La Centra Oficejo de UEA translokiĝis en oktobro al Roterdamo, ĉar ŝi loĝis en tiu urbo, Nieuwe Binnenweg 70. Ŝi restis en tiu ofico ĝis 1968, kiam ŝi rezignis ĉar la tasko fariĝis tro granda por ŝi, pro la kreskado de UEA kaj ĝiaj taskoj. En tiu jaro ŝi fariĝis administranto de Institucio Hodler '68, kio ŝi restis ĝis 1976.

Post 1974[redakti | redakti fonton]

Ĉar Ivo Lapenna, kies bona amikino Vermaas estis, ne estis reelektita prezidanto en 1974, ŝi rezignis el la UEA-komitataneco, kaj rezignis ankaŭ pri la honora membreco. Anstataŭe ŝi aktivis por la Neŭtrala Esperanto-Movado de Lapenna.

Vermaas mortis precize je sia 80-a datreveno, la 23-a de septembro 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Direktoro (ĝis 1956: "administranto")
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
John Rapley19551968Victor Sadler