Marianoj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Marianoj aŭ Marianaj Insuloj estas ĉeno da iamaj vulkanoj en suda Pacifiko, proksikume sur la 146-a orienta longitudo kaj inter 13° kaj 21° de norda latitudo. Geografie ili apartenas al Mikronezio. Oriente kaj sude de ĝi situas la Mariana Fosego.
Politike ili dividiĝas en du partojn:
- Gvamo, la plej granda kaj plej suda insulo, estas ne-enkorpigita usona teritorio.
- Nord-Marianoj, kiuj kune estas iom malpli grandaj ol Gvamo, estas en unio (angle: commonwealth) kun Usono, same kiel Porto-Riko
Biogeografie la insularo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
-
mapo de Mikronezio

