Maribel Verdú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maribel Verdú
Persona informo
María Isabel Verdú Rollán
Naskiĝo 2-an de oktobro 1970 (1970-10-02) (53-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • modelo vd
Aktiva dum 1985– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Isabel VERDÚ Rollán [berDU] (Madrido, 2-a de oktobro de 1970), konata en la arta etoso kiel Maribel Verdú, estas aktorino hispana kiu ludis en multaj filmoj por kino kaj televido kaj ricevis multajn premiojn pro sia agado kaj en Hispanio kaj en Meksiko.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis karieron en reklamado. Ankoraŭ nur 13jaraĝa ŝi aperis jam en televidserio. Per la filmo 27 horas (27 horoj), de Montxo Armendáriz, kie ŝi ludis drogulinon, ege malfacila sperto, ŝi ekelstaris. Baldaŭ venis filmoj tiom gravaj kiom La estanquera de Vallecas (La tabakistino de Vajeko), de Eloy de la Iglesia, kaj El año de las luces (La lumjaro), de Fernando Trueba.

Sukceso[redakti | redakti fonton]

Ŝia rolo kiel senkulpulino en Amantes, de Vicente Aranda, markis la senĉesan ascendon en ŝia kariero kaj la maturecon de ŝia ludarto. El tiam ŝi aktoris por la ĉefaj hispanaj reĝisoroj: nome José Luis Garci, en Canción de cuna (Lulkanto); Bigas Luna, en Huevos de oro (Orovoj); denove Trueba, en la oskarpremia Belle Époque; Emilio Martínez-Lázaro, en Carreteras secundarias (Duarangaj ŝoseoj); Carlos Saura, en Goya en Burdeos (Goya en Bordozo); Gonzalo Suárez, en El portero (La golulo) kaj Oviedo Express, inter aliaj.

Internacie elstaras ŝia protagonista rolo en Y tu mamá también, de la meksika Alfonso Cuarón, al kiu sekvis El laberinto del fauno (La faŭna labirinto), de Guillermo del Toro. Post tiu filmo Maribel estis invitita formi parton de la Akademio de Hollywood.

En teatro debutis en 1986 per la rolo de Julieto kaj ekde tiam li aktoris en ambaŭ medioj. Ŝi partoprenis ankaŭ en diversaj televidserioj kiaj Turno de oficio, Segunda enseñanza, ktp.

Maribel Verdú en 2011.

Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2008.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Maribel Verdú en 2018.
Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Notoj
1986 El orden cómico Prostitutino Álvaro Forqué
27 horas Maite Montxo Armendáriz
El año de las luces María Jesús Fernando Trueba
1987 La estanquera de Vallecas Ángeles Eloy de la Iglesia
El señor de los llanos Ana Santiago San Miguel
1988 El juego más divertido Betty Emilio Martínez-Lázaro
Barcelona Connection Paloma Miquel Iglesias Bonns
Sinatra Natalia Francesc Betriu
Soldadito español Marta Ocón Cabezuela Antonio Giménez-Rico
El aire de un crimen La Chiqui Antonio Isasi-Isasmendi
1989 Los días del cometa Aurora Luis Ariño
Badis Moira Mohamed Abderrahman Tazi
1990 Ovejas negras Lola José María Carreño Bermúdez
La mujer y el pelele Estrella Mario Camus
1991 Amantes Trini Vicente Aranda
El sueño de Tánger Viernes Ricardo Franco
1992 Salsa rosa Koro Manuel Gómez Pereira
Belle Époque Rocío Fernando Trueba
El beso del sueño Margot Rafael Moreno Alba
1993 El amante bilingüe Junulino violono Vicente Aranda Eksterliste
Huevos de oro Claudia Bigas Luna
Tres palabras María / Lupe Antonio Giménez-Rico
1994 Al otro lado del túnel Mariana Jaime de Armiñán
El cianuro ¿solo o con leche? Justina José Ganga
Canción de cuna Teresa José Luis Garci
1996 La Celestina Areusa Gerardo Vera
1997 La buena estrella Marina Ricardo Franco
Carreteras secundarias Paquita Emilio Martínez Lázaro
1998 Frontera Sur Teresa / Piera Gerardo Herrero
El entusiasmo Isabel Ricardo Larraín
1999 Goya en Burdeos María Teresa de Silva Carlos Saura
2000 La hora del silencio María Eric Barbier
El portero Manuela Gonzalo Suárez
2001 El palo Silvia Eva Lesmes
Y tu mamá también Luisa Cortés Alfonso Cuarón
Tuno negro Arancha Pedro L. Barbero kaj Vicente J. Martín
2002 Lisístrata Lisístrata Francesc Bellmunt
2003 Tiempo de tormenta Elena Pedro Olea
Las mansiones de Jericó Dolores O'Donell Alberto Sciamma
2006 Por dinero negro Samantha Jaime Falero kurto
El laberinto del fauno Mercedes Guillermo del Toro
2007 El niño de barro Estela Jorge Algora
La zona Mariana Rodrigo Plá
Siete mesas de billar francés Ángela Montero Gracia Querejeta
Oviedo Express Mina Gonzalo Suárez
2008 Gente de mala calidad Osiris Juan Cavestany
Los girasoles ciegos Elena Vadillo José Luis Cuerda
2009 Cerca de tus ojos Rakontistino Elías Querejeta dokumenta filmo
Tetro Miranda Francis Ford Coppola
2011 1395 días sin rojo Maribel Šejla Kamerić kaj Anri Sala
The Red Virgin Aurora Rodríguez Sheila Pye Kurto
De tu ventana a la mía Inés Paula Ortiz
2012 Blancanieves Encarna / La Duonpatrino Pablo Berger
Fin Maribel Jorge Torregrossa
Due uomini, quattro donne e una mucca depressa Julia Anna Di Francisca
Los sueños de Ulma Ulma Leonor Watling kaj Romulo Aguillaume Kurto
2013 15 años y un día Margo Aguirre Gracia Querejeta
Gente en sitios Maribel Juan Cavestany
2014 La vida inesperada Kelnerino Jorge Torregrossa Eksterliste
Ultravioleta Lola Paco Plaza Kurto
2015 Sin hijos Vicky Ariel Winograd
Caminan Ana Mikel Rueda Kurto
2016 La punta del iceberg Sofía Cuevas David Cánovas
El faro de las orcas Lola Gerardo Olivares
2017 Llueven vacas Margarita Fran Arráez
Abracadabra Carmen Pablo Berger
2018 Sin rodeos Paz González Santiago Segura
Ola de crímenes Leyre Blanco Gracia Querejeta
Superlópez Ágata Muller Javier Ruiz Caldera
2019 El asesino de los caprichos Carmen Cobos Gerardo Herrero
Historias de nuestro cine Ŝi mem Ana Pérez Lorente kaj Antonio Resines dokumenta filmo
2020 El doble más quince Ana Mikel Rueda
2021 El año de la furia Emilia Rafa Russo
2022 Historias para no contar Blanca Cesc Gay
Raymond and Ray Lucía Rodrigo García Barcha
2023 The Flash Nora Allen Andy Muschietti
Uno para morir Marta Carrillo Sepulbeda [1] Manolo Cardona
Invitación a un asesinato Olivia Uriarte José Manuel Cravioto
2024 Familia Rodrigo García Barcha
Pet Shop Days Karla Olmo Schnabel

Premioj[redakti | redakti fonton]

Maribel Verdú estis nomumita al Goya sesfoje. Pro Amantes, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Sílvia Munt pro Alas de mariposa, pro La Celestina, de Gerardo Vera, kiam ŝi ne gajnis antaŭ la veterana Mari Carrillo pro Más allá del jardín, pro La buena estrella, de Ricardo Franco, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Cecilia Roth en Martín Hache, en 2006 pro El laberinto del fauno, de Guillermo del Toro, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Penélope Cruz. Fine en la kvina fojo Maribel ricevis la premion pro Siete mesas de billar francés, de Gracia Querejeta. Krom la Goya, Maribel posedas du premiojn Ondas kaj di Fotogramas de Plata (arĝentaj) pro la serio Canguros kaj kiel plej bonkvalita aktorino ĉe Los girasoles ciegos, de José Luis Cuerda.

Ŝi estas la unika hispana aktorino kiu ricevis la premion Ariel al plej bonkvalita aktorino en Meksiko, pro El laberinto del fauno.

Ŝiaj plej monproduktaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manolo Cardona de 11:11 Films: Con Uno para morir impulsamos contar historias disruptivas Alirita en 2023-05-06; publikigita en 2023-05-04 en PRODU.COM

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]