Marie-Anne Chapdelaine
Marie-Anne Chapdelaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Marie-Anne Chapdelaine, vespere de la dua balotvico de la deputitaj balotoj de 2012.
| |||||
Persona informo | |||||
Marie-Anne Chapdelaine | |||||
Naskiĝo | 20-a de marto 1962 en Revin (Ardennes) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | PS | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine | |||||
Antaŭulo | Jean-Michel Boucheron | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie-Anne Chapdelaine estas franca politikistino, naskiĝinta la 20-an de marto 1962 en Revin (Ardennes)[1]. Ŝi estas membro de la Socialista Partio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Marie-Anne Chapdelaine ekaktivis en PS en 1978. Post ekloĝado en Rennes en la jardejo de 1990, ŝi estis elektita por la unua fojo al la municipa konsilio de Rennes okaze de la francaj municipaj balotoj de 2001, sur la listo de Edmond Hervé. Ŝi estis reelektita en 2008 kun Daniel Delaveau kaj fariĝis vicurbestro[2].
Por 2012, ŝi kandidatiĝis kiel deputito en la 1-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine nove redifinta, kiun PS rezervis al virino[3]. Ŝi venkis en la interna kandidatelekta baloto kontraŭ Sylvie Robert, vicprezidantino de Rennes métropole, de la Regiona Konsilio de Bretonio kaj nacia sekretario de PS pri kulturo, anoncita kiel venkonto[4]. Ŝi venkis per 125 voĉoj kontraŭ 88 al sia kunkuranto, 5 sindetenoj[5] kaj partopreno de 89 % de la aktivuloj[6].
Okaze de la deputita baloto, ŝi alfrontis la disidentan kandidatiĝon de la elira socialista deputito de la distrikto, Jean-Michel Boucheron, kiu anoncis sin la 11-an de majo 2012[7]. Li estis subtenata de neniu socialisto elektita en la regiono[8]. Ŝi ricevis la 10-an de junio 17 168 voĉojn, tio estas 35,13 %, kaj 9 000 pli ol li, kiam Jean-Michel Boucheron rangas en tria pozicio ne povis partopreni en la dua balotvico[9]. La sekvanta semajnon, ŝi venkis per 66,63 % de la voĉoj kontraŭ Grégoire Le Blond, centre dekstra urbestro de Chantepie[10].
Respondecoj en la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]
- Membro de la Komision de leĝoj de la 14-a parlamenta periodo.
Mandatoj[redakti | redakti fonton]
- Deputito
- ekde la 20-a de junio 2012 : deputito de la 1-a deputita distrikto de Ille-et-Vilaine
- Municipa konsiliano / urbestro
- 2001 – 2008 : municipa konsiliano de Rennes, komisiita pri egaleco kaj integrado[2] ;
- 2008 - 2012 : vicurbestro de Rennes, delegita al rajtegaleco kaj laikeco kaj komisiita pri antaŭgardo kontraŭ la konstruaĵriskoj[11].
- ekde 2012 : municipa konsiliano de Rennes[12].
- Interkomumunaj mandatoj
- Komunumara konsiliano de la Aglomera Komunumaro Rennes Métropole
- Aliaj mandatoj
La 12-an de oktobro 2012 ŝi estis nomumita prezidanto de la Supera Konsilio pri Adopto[13].
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Deputitaj balotoj en Ille-et-Vilaine. PS daŭre supera, la desktro savas siajn 3 seĝojn, gazeto "Le Télégramme", la 17-a de junio 2012.
- ↑ 2,0 2,1 Jarnigon, Vincent (junio 2012). “Kvin novaj, tri reelektitaj : kiuj estas niaj deputitoj”, Ouest-France (fr).
- ↑ « Deputitaj balotoj : Boucheron torpedas la departementan federacion de PS » Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, monata gazeto "Le Mensuel", la 22-an de majo 2012.
- ↑ « deputitaj balotoj. La soleca veto de Jean-Michel Boucheron », gazeto "Le Télégramme", la 5-an de junio 2012.
- ↑ « deputitaj balotoj : la aktivuloj de la Socialista Partio elektis siajn kandidatojn »[rompita ligilo], blogo de François André, kampanja gazeto, la 3-an de decembro 2011.
- ↑ « La kandidatoj PS elektitaj de la aktivuloj », televidkanalo "France 3 Bretagne", Antonin Billet, la 2-an de decembro 2011.
- ↑ (majo 2012) “Deputitaj balotoj: Boucheron, drono inter la rozuloj”, Le Mensuel de Rennes.
- ↑ « Rennes. La baronoj de PS forlasas la disidentan deputiton Jean-Michel Boucheron », gazeto Ouest-France, la 23-an de majo 2012
- ↑ gazeto "Le Monde" Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, la 10-an de junio 2012
- ↑ Rezultoj piblikigitaj de la ministerio pri enlandaj aferoj
- ↑ La vicurbestroj Arkivigite je 2012-06-14 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo de la urbo Rennes.
- ↑ Municipa KOnsilio : ŝanĝoj en la teamo de Rennes Arkivigite je 2013-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo de la urbo Rennes kaj de Rennes Métropole, la 11-a de septembro 2012.
- ↑ Dekreto de la 12-a de oktobro 2012 pri nomumo de la prezidanto de la Supera Konsilio pri Adopto - S-ino Chapdelaine (Marie-Anne) (oktobro 2012).