Marie Čumová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Čumová
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1945 (1945-11-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie Čumová (naskiĝis en 1946) - membrino de ĈEA ekde 1969, honora membrino de ĈEA ekde 2019, aktiva membrino de E-klubo en Svitavy. Ekde 2008 volontula bibliotekistino de la ĈEA-biblioteko, lokigita en Esperanto-Muzeo en Svitavy.

Ŝi enkomputiligis liston de pli ol 19 000 libroj kaj gazetoj, ĉe ĉiu unuo aŭtoron, titolon, tradukiston, eldoniston kaj eldonjaron kaj ĉefe – precizan lokon, kie ĝi estas fizike trovebla sur la bibliotekaj bretoj. Ĉar la libroj estas tro multaj, la urba magistrato disponigis unu grandan ĉambron kiel deponejon en alia urboparto. Tie troviĝas grandaj bretaroj ĉe la muroj kaj kelkaj paralele starantaj meze de la ĉambro. Jam nun ili estas plenaj de skatoloj kun esperantlingvaj libroj. Plie ŝi zorgas ankaŭ pri tiel nomata Libroservo, la asocia librovendejo, kiu funkcias ankaŭ dum la asociaj kongresoj kaj konferencoj.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]