Marie Břehová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Břehová
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1935 (1935-06-18)
Morto 15-an de septembro 2016 (2016-09-15) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie BŘEHOVÁ, fraŭline Kubáčová (naskiĝis la 18-an de junio 1935 mortis la 15-an de septembro 2016) estis ĉeĥa esperantistino, kiu esperantigas modernajn ĉeĥajn aŭtorojn.

Ŝi laboris kiel farmacia laborantino en Olomouc. Tie ŝi eklernis Esperanton en 1953.

Por sia plezuro ŝi komencis esperantigi modernan literaturon, precipe el Bohumil Hrabal (rakontojn Belnostalgio, Strata lumigado, Morto en familio, Armagedon, Naŭzita distribuilo, Buĉista belulino, Aŭto Škoda 430, La flava birdo, Budeto el frondoj, Kiam la mastro mortas, ploras ankaŭ brutaro, Ruĝa trifolio, La gimnazianino, Ĉiun tagon miraklo, Morto en familio, Dividita loĝejo, La muso ŝtelis al infano suĉbuleton, Severe observitaj trajnoj), Ota Pavel (Oni povas vin eĉ mortigi, Karpoj por Wermacht, Longa mejlo, Kiel ni kun paĉjo nutris angilojn, Oraj angiloj, Kunikloj kun saĝaj okuloj, Pumprdentlich, En sveda deĵoro, La plej multekosta en centra Eŭropo, Morto de belaj kapreoloj), Karel Čapek (Prujno, La ora tero, Aŭtuno, Praha en neĝo, Pentekosta, Fine de vintro, Papilio dum vintro, La vojo hejmen), Josef Čapek (Kiam la vojo estas glita) kaj Jan Werich (Fimfárum, Pri la fiŝisto kaj lia edzino, Plenumita sonĝo, Reĝino Trotilo la unua, Nur kiam forfalos la foliaro de la kverko, Pri la fiŝisto kaj lia edzino). La tradukoj restas arkivitaj en manuskriptoj, nur du rakontoj el Čapek aperis en eksterlandaj gazetoj (Fine de vintro en Vekilo, La vojo hejmen en La Espero el Koreio).