Marie Ellington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marie Hawkins Ellington, naskiĝinta kiel Maria Hawkins, vidviniĝinta Maria Hawkins Cole, (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1922 je Bostono en Masaĉuseco kaj mortis la 10-an de julio 2012 je Boca Ratón en Florido[1]) estis usona kantistino de ĵazo.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hawkins devenis el nigrula eminentula familio de Bostono. Ŝi alkreskis kune kun siaj fratinoj ĉe sia onklino Charlotte Hawkins Brown, kiu per Palmer Memorial Institute estis fondinta la unuan gimnazion por nigruloj en Norda Karolino kaj estris tiun. Marie Hawkins vizitis ĉi tiun lernejon en Sedalia. La eleganta juna virino geedziĝis en 1943 kun bombaviadila piloto Spurgeon Ellington, kiu oktobron de la sama jaro perdis sian vivon en la Dua Mondmilito. Inter 1943 kaj 1945 ŝi kantis ĉe Duke Ellington, de kiu ŝi ne estis boa.

En 1948 ŝi geedziĝis kun Nat King Cole, kun kiu ŝi konatiĝis en 1946 okaze de spektaklo en Zanzibar Club je Los-Anĝeleso. El ĉi tiu geedzeco devenis en 1950 la filino Natalie Cole, kiu mem diskoniĝis kiel kantistino, same kiel la ĝemeloj Timolin kaj Casey, naskiĝintaj en septembro de 1961. Meze de la 1950-aj jaroj la paro adoptis la gefilojn de la fratino de Marie Ellington, post kiam la du gepatroj estis mortintaj. Adopta filino Carol fariĝis pli malfrue aktoro; adoptofilo Nat Kelly mortis frue. Por prizorgi la pligrandiĝintan mastrumaĵon, ŝi jam ne povis kiel en la komenca tempo koncertvojaĝi kun Cole aŭ strikte laŭiri sian karieron. Laŭ la biografo de Nat King Cole, Daniel Mark Epstein, ŝi persistis kontraŭ la malamikaĵoj de blankulaj najbaroj, kiuj ne volis, ke en la nobla loĝkvartalo Hancock Park en Beverly Hills loĝu nigruloj.

En 1969, kvar jarojn post la morto de Cole, la vidvino komencis trian geedzecon kun Gary DeVore, sed sepöariĝis de li en 1976.[2]

Verkado[redakti | redakti fonton]

Ellington okupigis la kantistinon, kiu la kantpartiojn en 1945 dividis kun Joya Sherrill, kiam li bezonis himne brilan voĉon, ekzemple en la parto „Mauve“ el „Black, Brown and Beige“. Kompare kun sia antaŭulo Betty Roche ŝi kantis kun esence pli da blusa sonkoloro. Pro la sonregistrada bojkoto ŝiaj aktivaĵoj ĉe Ellington estas malbone dokumentitaj. El ĉi ti tiu periodo ŝi nur estas aŭdebla sur diskoj, kiujn produktis kaj disdonis la usona armeo dum la milito. Nur en 1977 aperis ŝiaj sonregistraĵoj el Carnegie Hall.

Foje ŝi prezentis ekde 1947 kun la triopo de Nat King Cole. Ties sonregistraĵojn en 1949 ŝi ankaŭ kunverkis kiel gasto. En 1954 aperis albumo kun ĵazaj normkantoj, je kiu la orkestro deBilly Vaughn akompanis ŝin: Duke Ellington bonvenigis ĉi tiun diskon vere entuziasme:

Mi atendis tre longe, por aŭdi vin ree kanti, kaj mi ĝojas, ke vi decidiĝis surdiskigi. Mi certas, ke multaj homoj aŭdos ĉi tiun albumon, kiun vi kaj Billy Vaughn verkis, ke ili subite rimarkas, kion mi ĉiujn jarojn: ke vi ne staras malantaŭ la trono, sed sur ĝi. Tenu la auskultantaron en viaj manoj kiel via persona imperio. Duke Ellington [3]

En 1957 ŝi ankaŭ prezentis en la televidspektaklo de Cole kaj kantis tie kun li duope. Kroman diskon ŝi publikigis en 1966 ĉe Capitol Records.

En 1971 ŝi publikigis sian personece intiman biografion Nat King Cole: An Intimate Biography. Pli malfrue ŝi produktis propran spektaklon, per kiu ŝi prezentis en Aŭstralio.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Duke Ellington, The Carnegie Hall Concerts 1944 (Fantasy)
  • Duke Ellington, The V-Discs (1945–1946)
  • Duke Ellington, The Treasury Shows, Vol. 7 (1945)
  • Maria Cole (1954, CD bei Verve)
  • Maria Cole, Love Is a Special Feeling (Capitol 1966)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]