Marie Gevers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Gevers
Persona informo
Naskonomo Maria Theresia Carolina Fanny Gevers
Naskiĝo 30-an de decembro 1883 (1883-12-30)
en Edegem
Morto 9-an de marto 1975 (1975-03-09) (91-jaraĝa)
en Edegem
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Infanoj Paul Willems vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie GEVERS (naskiĝis la 30-an de decembro 1883 ĉe Edegem, proksima al Antverpeno, en Belgio; mortis la 9-an de marto 1975) estis belga verkistino.

Edukita de sia patrino, ŝi trovis precipan intereson pri legado. Tre frue ŝi verkis kamparajn poemojn, kuraĝigita de Verhaeren. Edzinigita en 1908, ŝi dediĉis sian vivon al sia familio. Ŝia poezio estas parenteze tre distinkta pro la temo de la amo de siaj originoj.

En 1917 ŝia unua poemaro, Missembourg, verkiĝis. Poste, ĉ. 1930, ŝi koncentriĝis precipe je proza verkado: Madame Orpha ou la sérénade de mai (1933), Guldentop (1934) kaj La ligne de vie (1937) daŭrigis ĉi tiun konstantan intereson pri la malgravuloj kaj la antverpena vivo. Marie Gevers estis la unua virino elektita al la Académie Royale de Langue et de Littérature Françaises de Belgique (Reĝa Akademio de Franclingva Lingvo kaj Literaturo de Belgujo) en 1938. En 1960 ŝi ricevis la grandan kvinjaran Premion de franclingva literaturo.