Marie Larroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Larroche
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1854 (1854-03-18)
en Metz
Morto 27-an de majo 1940 (1940-05-27) (86-jaraĝa)
en Rodezo
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie LARROCHE (naskiĝis la 18-an de marto 1854 en Metz, mortis la 27-an de majo 1940 en Rodez), okupiĝis precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj.

Per sia laboro ŝi esperantiĝis en 1909, sub gvidado de Claudius Colas. Ŝi helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj administrantino de Espero Katolika. Vicprezidanto de IKUE, kies „Avino“ ŝi estas nomata.

Ekde 1933 dum du jaroj la prezidanto de IKUE pastro Joan Font i Giralt pro malsano ne povis aktivi por la katolika movado kaj por ĝia oficiala organo Espero Katolika (kiu de oktobro 1934 ĝis januaro 1935 ne aperis). Dum tiu periodo Paulus Antonius Schendeler, kiel ĝenerala sekretario de IKUE, klopodis rekontakti Font Giralt kiu ne donis vivsignojn (krom telegramo de 3.10.1934, kiu nur anoncis leteron, kiu neniam alvenis). La 18.08.1934 la kunveno de IKUE-anoj en 's-Hertogenbosch decidas sendi leteron al Font Giralt por peti ke li transdonu siajn rajtojn kiel prezidanto de IKUE al la vicprezidantino Marie Larroche: lian plian nerespondon oni interpretis kiel jeson, kaj sekve, ĝis la posta Kongreso (1935 en Romo) F-ino Larroche estis la anstataŭanto de la prezidanto de IKUE. Iusence, estas iom "arbitra" la elekto enlistigi ŝin kiel "prezidantino de IKUE", sed efektive ŝi meritas tion pro du motivoj: unue, dum preskaŭ unu jaro ŝi efektive oficiale agis kiel prezidanto, kunvokante interalie la ĝeneralan kunvenon de 1935, al kiu ŝi iris vojaĝante el Parizo al Romo "forgesante sian aĝon (81-j.) kaj malatentante ĉiujn malfacilaĵojn"; plie, ŝi estis dekomence la animo de IKUE, al kiu ŝi sin dediĉis anime kaj korpe, dum 30 jaroj.

Dum multaj jaroj ŝi estis administrantino de la revuo Espero Katolika, organizantino kaj kasistino ankaŭ de pluraj IKUE-kongresoj, entute estis tre sindona al la movado. Pro la militaj cirkonstancoj en 1940 ŝi devis translokiĝi al Rodez-Aveyron kaj ne plu revenis al Parizo.