Marie Smith Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marie Smith)

Marie SMITH JONES (naskiĝinta la 14-an de majo 1918, mortinta la 21-an de januaro 2008) estis la lasta vivanta denaska parolanto de la ejaka lingvo de sudmeza Alasko. Ŝi naskiĝis en Cordova, Alasko, kaj estis honora tribestro de la Ejaka Nacio kaj la lasta plenindiĝena ejako.[1] En intervjuo dum la jaro 2005 ŝi diris ke ŝia nomo en la ejaka estas Udach' Kuqax*a'a'ch, kion eblas traduki kiel "sono kiu vokas homojn de-fore".[2]

Jones edziniĝis al fiŝkaptisto, William F. Smith, la 5-an de majo 1948. Kvankam ŝi naskis naŭ infanojn kun li, ili ne lernis la ejakan lingvon pro la tiama socia honto pri la lingvo. Ŝi transloĝiĝis al Anchorage en la 1970-aj jaroj. Fari travivantan registron de la ejaka lingvo, ŝi laboris kun lingvisto Michael Krauss, kiu kompilis vortaron kaj gramatikon de ĝi. Ŝia lasta pliaĝa ulo el gefratoj mortis en la 1990-aj jaroj. Poste, Smith Jones aktivas politike, kaj dufoje ŝi elpaŝis en la UN pri temoj de paco kaj indiĝenaj lingvoj. Ŝi ankaŭ estis aktiva pri aferoj de indianoj.

Smith Jones suferis pro alkoholismo frue en sia vivo, sed forlasis alkoholon en siaj 50-jaraĝoj. Ŝi forpasis de naturaj kaŭzoj 89-jaraĝe ĉe sia hejmo en Anchorage.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mary Pemberton, "Last full-blooded Eyak and fluent speaker of Native language dies" Arkivigite je 2008-01-28 per la retarkivo Wayback Machine, Associated Press (Anchorage Daily News), 22-a de januaro 2008.
  2. Elizabeth Kolbert, "Last Words" Arkivigite je 2008-02-08 per la retarkivo Wayback Machine, The New Yorker, 6-a de junio, 2005.