Marie Turková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Turková
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1915 (1915-08-14)
Morto 19-an de majo 2010 (2010-05-19) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marie TURKOVÁ (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1915 - mortis la 19-an de majo 2010 en pesnsiono por emeritoj en Pilzeno) estis ĉeĥa esperantistino, aktivulino en Plzeň, iama membrino de kontrola kaj revizia komisiono de ĈEA.

Marie Turková zorgis, gvidis la pilzenan klubon multajn jarojn. Ŝi ligis kontaktojn kun diversaj eksterlandaj kluboj en Bavario, Litovio kaj kun precipe socialismaj landoj, ĉar kontakti kun okcidentaj landoj tiutempe ne estis facile. Grava estas ankaŭ laboro de M. Turková por kultura E-vivo en Pilzeno. Danke al amikaj koraj kontaktoj kun nia elstara aktorino esperantistino Eva Seemannová ŝi sukcesis ofte inviti, venigi ŝin por ŝiaj kulturaj teatraj prezentadoj, ĉu en la ĉeĥa, ĉu en E-o.

En la jaro 1967 s-ino M. Turková kun Jaroslav Klement kunorganizis en Pilzeno sukcesan E-aranĝon, kiun partoprenis pli ol 250 enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Tiam ankoraŭ ne ekzistis ĈEA, tiaj aranĝoj estis tiom pli gravaj por ĉeĥoslovaka esperantistaro.