Maries-abio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Maries-abio
Abies mariesii.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Pinofitoj ( Pinophyta )
Klaso: Pinopsidoj ( Pinopsida )
Ordo: Pinaloj ( Pinales )
Familio: Pinacoj ( Pinaceae )
Genro: Abio ( Abies )
Abies mariesii
Mast. 1879
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
v  d  r
Information icon.svg


Maries-abio ( Abies mariesii, en japana lingvo, オオシラビソ aŭ アオモリトドマツ, Oh-ŝirabiso, aŭ Aomori-todomatsu) estas palearkta abio hejma al montaroj de centra kaj norda Honŝuo, Japanujo. Ĝi vegetas je altitudoj de 750-1 900 m en norda Honŝuo, kaj 1 800-2 900 m en centra Honŝuo, ĉiam en mezvarma pluvarbaro kun alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj, kaj tre forta vintra neĝofalo.

Enhavo

Priskribo[redakti]

Habito de Maries-abio

Ĝi estas mez-granda ĉiamverda konifera arbo kreskanta ĝis alteco de 15-30 m kun trunko diametro ĝis 0,8 m, pli malgranda kaj kelkfojearbeda apud la arbarlimo. La folioj estas pinglecaj, platigitaj, 1,5-2,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj kaj 0,5 mm dikaj, nebrile malhele verdaj supre, kaj kun du blankaj strioj de stomoj malsupre, kaj iomete noĉita je la pinto. La folia aranĝo estas spirala je la ŝoso, sed kun ĉiu folio varie turnita je la bazo, tial ili troviĝas platigite je ĉiu flanko de kaj supre de la ŝoso, kun neniu malsupre de la ŝoso. La ŝosoj estas oranĝkolor-ruĝaj kun dense felta harigiteco. La strobiloj estas 5-11 cm longaj kaj 3-4 cm larĝaj, malhele purpur-bluaj antaŭ matureco; la skvamaj brakteoj estas mallongaj, kaj kaŝitaj en la fermita strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigataj kiam la strobiloj disfalas je matureco proksimume 6–7 monatoj post polenado.

Maries-abio estas tre parenca al gracia abio ( A. amabilis ) de la pacifika marbordo de Nordameriko, kiu diferenciĝas per siaj iomete pli longaj folioj ( 2-4,5 cm ) kaj pli grandaj strobiloj ( 9-17 cm longaj).

Malkovro[redakti]

Pingloj de Maries-abio

Maries-abio estas nomata laŭ la angla botanikisto Charles Maries (1851-1902), kiu enkondukis la specion en Britujon en 1879. Laŭ la raporto en Hortus Veitchii, kiam li estis atendanta vaporŝipon en Aomori en la ĉefa insulo ( Honŝuo ) por transporti lin al Hakodate en la insulo de Hokajdo:

Maries rimarkis en ĝardeno koniferon kiu estis nekonata al li. Li eksciis ke ĝi grandkvante troveblas sur najbara montaro. Li ekserĉis ĝin, kaj estis atinginta altitudon de 1000 metroj, kiam estis klare ke la bambua densaĵo konstituis nepenetreblan barieron je tiu flanko de la montaro. Li kontraŭvole revenis, kvankam la celo de sia serĉo estis tute videbla. La sekvantan tagon li denove suprengrimpis ekde la norda flanko, kaj kapablis akiri strobilojn de la nova specio, ekde tiam nomata Abies mariesii de Maxwell T. Masters[1].

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. James Herbert Veitch. (2006 reprint). Hortus Veitchii. Caradoc Doy. ISBN 0-9553515-0-2.  angle

Bibliografio[redakti]