Marigvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
פרט בוגר של איגואנה ימית
Amblyrhynchus cristatus distribution map

La Marigvano (Amblyrhynchus cristatus) estas igvano loĝanta nur sur Galapagoj kiu havas kapablon, unika inter modernaj lacertoj, loĝi kaj manĝi en la maro, kio faras ĝin marreptilio. La Marigvano povas plonĝi ĉirkaŭ 10 m en akvon. Ĝi etendiĝis al ĉiuj insuloj en la arkipelago, kaj estas foje nomata Galapaga marigvano. Ĝi loĝas precipe sur la rokaj galapagaj marbordoj, sed povas esti vidata ankaŭ ĉe marĉoj kaj strandoj el mangrovoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Listataj laŭ alfabeta ordo.[1]

  • A. c. albemarlensis Eibl-Eibesfeldt, 1962 – Isabela Insulo
  • A. c. cristatus Bell, 1825 – Fernandina Insulo
  • A. c. hassi Eibl-Eibesfeldt, 1962 – Santa Cruz Insulo
  • A. c. mertensi Eibl-Eibesfeldt, 1962 – San Cristóbal kaj Santiago Insuloj
  • A. c. nanus Garman, 1892 – Genovesa Insulo
  • A. c. sielmanni Eibl-Eibesfeldt, 1962 – Pinta Insulo
  • A. c. venustissimus Eibl-Eibesfeldt, 1956 – Española Insulo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amblyrhynchus cristatus, Reptile Database

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]