Marija Ŝarapova
El Vikipedio
Marija ŜARAPOVA aŭ Maria Sharapova (originale ruse: Мария Шарапова) (Njaganj, 19-an de aprilo 1987) estas rusdevena tenisludistino.
Ŝia familio devenas originale el Ĥomel, Belorusio, sed ili translokiĝis post la nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986 en Rusion. Ŝaparova tiel naskiĝis en la siberia urbo Njaganj en 1987. Ŝia patro estas Jurij Ŝarapov, ŝia patrino Jelena. Ŝi elmigris en aĝo de ok jaroj en Usonon, kie tenisludis en la florida Tenisa Akademio Nick Bollettieri. Ŝi iĝis profesia tenisludisto en 2001, kiam ŝi aĝis 14 jarojn. Ŝi loĝas nun en la usona federacia ŝtato Florido, en Bradenton.
Ŝi altas 183 cm, pezas 59 kg, uzas la dekstran manon dum ludado. Ŝia trejnisto estas Robert Lansdorp, kiu agadis pli frue ĉe Pete Sampras.
Li venkis ĝis nun (2007) en 11 unuopajn kaj 3 parajn turnirojn. Ŝi venkis en 2004 en Wimbledon (kontraŭ Serena Williams) kaj en WTA Championship.
Sharapova en novembro de 2003 kontraktis kun la modelagentejo IMG. Ŝi havas sponsoran, reklaman kontrakton kun Nike, TAG Heuer, Prince kaj Motorola (2007).

