Marika Németh
El Vikipedio
Marika Németh [nEmet], hungare Németh Marika estis hungara aktorino, primadono kaj kantisto.
Marika Németh naskiĝis la 26-an de junio 1926, Pécs - mortis la 26-an de februaro 1996, Budapeŝto.
Biografio [redakti]
Marika Németh komencis sian karieron en 1946 en Budapeŝto, sed post unu jaro ŝi finis la teatran lernejon. Plej ofte ŝi kantis operetojn, ankaŭ en Hungara Radio. Ŝi ofte ludis en Germanio, Aŭstrio, Italio, Aŭstralio, Kanado, Usono kaj en Nederlando. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1955-1985.
Roloj (selekto) [redakti]
- 5 filmoj inter 1949-1988
- diversaj operetoj, ekzemple Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo); Marica grófnőben (Grafino Marica); A cirkuszhercegnő (La cirkoprincino); A Mosoly országa (Lando de la rideto)