Marika Oszvald
Marika Oszvald | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Gyula Oszvald |
Edz(in)o | Miklós Hidvégi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Marika OSZVALD [osvald], hungare Oszvald Marika estas hungara aktoro kaj operetokantistino, subreto.
Marika Oszvald naskiĝis la 12-an de aprilo 1952 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Marika Oszvald frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1970-1974 en Budapeŝto, sed jam en 1971 ŝi ricevis rolojn en Nacia Teatro (Szeged). Ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto), kiun neniam ŝi forlasis. Ŝi ofte gastroladas ankaŭ eksterlande, ekzemple en Munkeno, Usono, Kanado, Izraelo, Italio, Francio, Svislando, Aŭstralio, Skandinavio, Japanio. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue diversajn aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 5 kinejaj filmoj inter 1974-2007
- 17 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Barátok közt (Inter geamikoj), 2008
- diversaj teatraj (precipe operetaj) roloj, ekzemple George Bernard Shaw: My Fair Lady - florovendistino; József Katona-Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk (opero)) - Soma; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Stázi; Pongrác Kacsóh–Jenő Heltai: Johano la Brava - Iluska