Marilina diptiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu foto de Marilyn Monroe baziĝas sur reklama portreto al filmo Niagara, kaj servis kiel bazo por la diptiko.

La Marilina diptiko (1962) estas serigrafia pentraĵo de usona popartisto nome Andy Warhol. Tiu artaĵo estas unu el plej famaj verkoj de la artisto, kaj ĝi estis laŭdata de kelkaj kulturkritikistoj kiaj Camille Paglia kaj aliaj.

Historio kaj analizo[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estis kompletigita dum la semajnoj post la morto de Marilyn Monroe en Aŭgusto 1962. Ĝi enhavas kvindek bildojn de la aktorino, kiuj estas ĉiuj bazitaj sur ununura reklama kinfoto el la filmo Niagara (1953).

La 25 bildoj maldekstre de la diptiko estas brile kolorigitaj, dum la 25 dekstre estas blankanigraj. Oni sugestis, ke la rilato inter La dekstra kaj la maldekstra flanko de la tolaĵo alvokas la rilaton inter la vivo kaj morto de la famulino.[1][2][3] Tiu verko ricevis laŭdojn el verkistoj kiaj la usona akademiano kaj kulturkritikisto Camille Paglia, kiu verkis en 2012 en Glittering Images laŭde pri kiel ĝi montras la "multecon de signifoj" en la vivo kaj heredo de Monroe.[4]

Tiu artaĵo estas nune posedata de Tate. En la 2a de Decembro, 2004, artikolo en The Guardian, nomis la pentraĵon la tria plej influa peco de moderna arto laŭ enketo al 500 artistoj, kritikistoj, kaj aliaj.[5]

En majo 2022, la pentraĵo vendiĝis kontraŭ rekordo de 195 milionoj da dolaroj en aŭkcio ĉe Christie's en Novjorko. [6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marilyn Diptych Arkivigite je 2010-08-13 per la retarkivo Wayback Machine. Tate Collection. 2004. Konsultita la 3an de Septembro, 2008.
  2. Helen Gardner, et al. Gardner's Art Through the Ages. Thompson Wadsworth, 2004. 1054.
  3. Carol Salus. "Behind the Celestial Enchantment". The Poetry of Life in Literature. Eld. Anna-Teresa Tymieniecka. Springer, 2000. 198.
  4. Rosen, Gary, The Pagan Aesthetic http://online.wsj.com/news/articles/SB10000872396390443675404578058504002593338 The Wall Street Journal 17a de Julio, 2014, Alirita en 16a de Oktobro, 2014
  5. Charlotte Higgins. "Work of art that inspired a movement ... a urinal". The Guardian. 2a de Decembro, 2004. Konsultita la 3an de Septembro, 2008.
  6. https://edition.cnn.com/style/article/andy-warhol-shot-sage-blue-marilyn-record-sale/index.html%7C[rompita ligilo]