Marilyn Monroe
| Marilyn Monroe | |
| Naskonomo | Norma Jeane Mortenson |
| Naskiĝo | 1-a de junio 1926 |
| Morto | 5-a de aŭgusto 1962 |
| Aktivaj jaroj | 1947 - 1962 |
| Nuptopartnero | James Dougherty (1942-1946) Joe DiMaggio (1954) Arthur Miller (1956-1961) |
| Gepatroj | Martin Edward Mortenson[1] Gladys Pearl Baker[2] |
| Premio Ora Globo | |
|---|---|
|
1959 - Some Like It Hot |
|
Marilyn MONROE (origine: Norma Jane MORTENSON aŭ BAKER) (naskiĝis la 1-an de junio 1926, en Losanĝeleso, Kalifornio, kaj mortis la 5-an de aŭgusto 1962) estis usona aktorino.
Post malriĉa infanaĝo ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko. Tie ŝi ekkonis fotiston, fariĝis fotomodelo, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian pseŭdonimon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton.
La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en The prince and the Showgirl) ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la basbalisto Joe DiMaggio kaj poste kun la verkisto Arthur Miller. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo The Misfits, kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. The Misfits restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj en Losanĝeleso.
Enhavo |
[redakti] Listo de filmoj
[redakti] Referencoj
- ↑ (Summers 1985, p. 5)
- ↑ (Riese 1988, p. 33)
[redakti] Bibliografio
- Churchwell, Sarah (2004), The Many Lives of Marilyn Monroe, Metropolitan Books
- Clayton, Marie (2004), Marilyn Monroe: Unseen Archives, Barnes & Noble Inc.
- Evans, Mike (2004), Marilyn: The Ultimate Book, MQ Publications
- Gilmore, John (2007), Inside Marilyn Monroe, A Memoir, Losanĝeleso: Ferine Books
- Goode, James (1986), The Making of "The Misfits", Novjorko: Limelight Editions
- Guiles, Fred Lawrence (1993), Norma Jean: The Life of Marilyn Monroe, Paragon House Publishers
- Harris, Warren G. (2002), Clark Gable, A Biography, Londono: Aurum Press
- Jacke, Andreas (2005), Marilyn Monroe und die Psychoanalyse, Gießen: Psychosozial Verlag
- Jewell, Richard B. (1982), The RKO Story, Londono: Octopus Books
- Monroe, Marilyn (2000), My Story, Cooper Square Press
- Olivier, Laurence (1982), Confessions Of an Actor, Simon and Schuster
- Riese, Randall (1988), The Unabridged Marilyn, Londono: Corgi Books
- Russell, Jane (1986), An Autobiography, Londono: Arrow Books
- Server, Lee (2001), Robert Mitchum, Baby I Don't Care, Novjorko: St. Martin's Press
- Spoto, Donald (2001), Marilyn Monroe: The Biography, Cooper Square Press
- Staggs, Sam (2000), All About "All About Eve", Novjorko: St. Martin's Griffin
- Summers, Anthony (1985), Goddess, The Secret Lives of Marilyn Monroe, Londono: Guild Publishing