Marimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tradicia marimbo de la Majaoj en Gvatemalo kun kalabasoj kiel resonujoj kalabasoj kiel resonujoj

Marimbo, malofte nomata marimbafono, estas frapinstrumento kaj apartenas al la familio de la ksilofonoj kun tonamplekso ĝis 5 2/3 oktoj ekde C ĝis g4. Oni ne intermikso marimbon kun lamensoniloj en Afriko, kiuj estas konataj sub la regionaj nomoj mbira, kalimbasansa.

Fundamentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Male al vibrafono kun metalbastonoj marimbo havas lignajn sonbastonojn. Ĉi tiuj estas samkiel klavaro kromate agorditaj kaj ordigitaj en du vicoj. Sub ĉiu ligna sonbastono troviĝas por pli intensa sondisradiado vertikale orientigita metaltubo, la sontubo. Ĝia loneco estas tiel agordita, ke la aerkolono en sia interno svingas resonance kun la sonbastono. Ĉar la lignaj sonplatoj estas pli maldikaj kaj molaj, marimbo sonas pli malhela kaj plena ol ksilofono.

La marimbo estas la nacia muzikinstrumento de Gvatemalo. Pli novaj marimbotradicioj nun ekzistas en dek latinamerikaj landoj: en Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko, Kolombio, Ekvadoro kaj – preskaŭ estingiĝinta – en Brazilo. En Peruo kaj Franca Gviano, por kiuj historiaj fontoj dokumentas por la pasintaj jarcentoj ksilofonojn, ĉi tiuj nuntempe estas malaperintoj. Sama validas ankaŭ por Kostariko, de kie la novjorka Urbega Muzeo pri Arto posedas diatonan instrumenton havantan 27 sonplatojn, kiu eniris ĝian kolekton en la 19-a jarcento. De Kubo manke de klaraj dokumentoj ĝis nun ne estas konstatebla kun certeco, ĉu tie iam ajn ekzistis tia ksilofona tradicio. La iam kaj iam nomata kuba marímbula (ankaŭ "rumboskatolo") ja foje ankaŭ nomiĝas marimbo, tamen ne estas ksilofono, sed muziklamenaro. En tiuj ŝtatoj, en kiuj ankoraŭ ekzistas vigla marimbokulturo, ĉi tiu preskaŭ neniam ekzistas tutlande, kelkaj tradicioj kaj/aŭ instrumentotipo limiĝas je certaj regionoj kaj ofte ankaŭ je konkretaj popolgrupoj. En Centrameriko krom la mestizoj diversaj indiĝenaj grupoj uzas marimbojn, en Sudameriko, aparte en Kolombio kaj Ekvadoro, unualinie afrikdevenaj grupoj estas la ĉefaj perantoj de la marimbotradicio, krom tio ankaŭ indiĝenaj grupoj, al kiuj la instrumento alvenis evidente per interkultura kontakto. En Brazilo la marimbon uzas nure la popoleto Caiçara, kies deveno ne estas klara, sed kies kulturo klare enhavas afrikajn elementojn.

Vaste disvastigita marimbo estas ankaŭ en Japanujo. Tie ekzistas famaj ludantoj kaj famaj muziklernejoj por marimboludado. Kiel unu el la plej famaj marimboludantoj tutmonde validas Keiko Abe.

La frapiloj konsistas el rotango, palisandrolignoaceroligno, pli malofte el plasto, kaj havas plejofte kapon streĉe volvita per fadeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La marimbo devenas de Afriko. Ekde la 16-a jarcento ekzistas multaj skribaj kaj bilddokumentoj de ksilofonoj en Afriko. La plej frua indiko – raporto de la araba vojaĝanto Ibn Batuta pri sia vizito en Imperio Malio – devenas el la jaro 1352, do el epoko longe antaŭ la transatlantika sklavokomerco. La muzikinstrumentaj tipoj troveblaj en la fruaj fontoj estas plejparte kadroksilofonojn kun kalabasaj resonujoj aŭ stangoksilofonoj. Trogo- aŭ tertruoksilofonoj tamen preskaŭ ne aŭ almenaŭ nur tre malfrue aperis. En la Manuscritti Araldi, libro ekestinta inter 1654 kaj 1678, kiun verkis la itala misiisto Giovanni Antonio Cavazzi kaj kiu nuntempe troviĝas en Modeno, unu el la muzikistoj nomiĝas „Marimbero“, kio prezentas la ĝis nun plej frua konata uzo de la vorto „marimbo“ rilate al ksilofono.

En la fokuson de la esplorintereso la marimbo paŝis nur dum la finiĝanta 19-a kaj dum la komencanta 20-a jarcento kadre de la doktrino pri tutmondaj kultursferoj. Je la provo dedukti la agordojn de afrikaj instrumentoj de indoneziaj agordoj por dokumenti la migradon de la ksilofono ekde Sudorienta Azio al Afriko kaj per tio la cikloforman disvastiĝon de kulturoj ekde supozata centro (centra elemento de ĉi tiu dokrino), la marimbo tenis centran rolon ene de ĉi tiu doktrino (Albrecht Schneider diras „Ksilofono kiel historiscienca esplorrimedo“).

Nuntempe troviĝas kadro-, stango-, tertruo-, latero- kaj trogoksilofonoj same kiel malfiksaj sonbastonoj en Afriko. La ĝis nun plej frua konata klara indiko pri la ekzisto de marimbo en Ameriko troviĝas en la teritorio de nuntempa Gvatemalo kaj devenas el la jaro 1680. Fontoj, kiujn kelkaj verkistoj konsultas por pruvi la pli fruan ekziston de ksilofonoj, ekz. La cristianización de los indios de Santa Lucía [La kristanigo de la indianoj] de 1545 el Chiapas, kiuj mencias instrumenton nome yolotli kaj kiu laŭ priskribo povus esti ksilofono, kaj „antaŭkolumba“ librofragmento el Gvatemalo ekzistas nur en disputitaj kopiaĵoj, sed ne kiel originalo. Por Sudameriko la plej fruaj dokumentoj pri ksilofonoj estas la traktaĵo Gabinetto armonico, kiun en 1722 publikis jezuito Filippo Bonanni kaj en kiu troviĝas „Brasiliano Moro, in atto de sonare la Marimba“ („Brazila negro ludante marimbon“), kaj la akvarelitaj plumdesegnaĵoj, kiujn la episkopo de Trujillo, Baltazar Jaime Martínez de Compañón, mendis inter 1782 kaj 1787, inter ili prezentaĵo de „Negros tocando marimba y bailando“ („Negroj ludantaj marimbon kaj dancantaj“).

Aparte en la 20-a jarcento la marimbotradicioj ofte ligiĝis lige kun la politika historio de la koncernaj landoj – plejofte malrekte, iam kaj iam tamen ankaŭ rekte kiel ero de ismaj konceptoj, ekz. en Gvatemalo, Salvadoro aŭ Ekvadoro. En Sudameriko pro la historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj la afrika heredaĵo estas bone rekonebla ankoraŭ nuntempe. En la kazo de Brazilo la granda parto de afrikdevenaj homoj de la tuta loĝantaro estas la decidiga kaŭzo por la pli malalta grado de intermiksiĝo kun eŭropaj kulturelementoj. En Kolombio kaj Ekvadoro tamen la longdaŭra geografia izoliteco ŝajnas estis la esenca faktoro por la konservado de la afrika heredaĵo. Komparoj de historiaj prezentadoj de brazilaj kaj afrikaj marimboj montras altajn konformecojn, kaj eĉ je komparoj de historiaj bildigoj kun nuntempaj muzikinstrumentoj la similaĵoj ankoraŭ estas evidentaj.

Famaj marimboludantoj[redakti | redakti fonton]

  • Brian Jones
  • Bogdan Bacanu
  • Keiko Abe
  • François Du Bois
  • Evelyn Glennie
  • Martin Grubinger
  • Alex Jacobowitz
  • Joe Locke
  • Tom Lorenz
  • Katarzyna Mycka
  • Peter Sadlo
  • Mutsuko Aizawa
  • Nebojša Jovan Živković

Muzikpecoj kun marimbo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Creston: koncerteto por marimbo op. 21
  • Anders Koppel: konĉerto por marimbo kaj orkestro
  • Tilo Medek: konĉerto por marimbo kaj orkestro
  • Darius Milhaud: marimbokoncerto
  • Luigi Morleo: konĉerto por marimbo kaj arĉinstrumentoj
  • Steve Reich: Ses marimboj
  • Emmanuel Séjourné: konĉerto por marimbo kaj arĉinstrumentoj
  • Bogdan Bacanu aranĝis plurajn konĉertojn de Johann Sebastian Bach por marimbo.

Produktantoj[redakti | redakti fonton]

  • Adams Musical Instruments / Thorn
  • Yamaha
  • Bergerault
  • Marimba Musikinstrumente
  • Coe Percussion
  • Concorde
  • Kolberg Percussion
  • Korogi
  • Malletech
  • Marimba One
  • Musser
  • Saito Gakki Seisakusho
  • Studio 49
  • Vancore
  • Premier
  • Pré du Rein
  • Lennback Music Instruments

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Brenner: Marimbas in Lateinamerika. Historische Fakten und Status quo der Marimbatraditionen in Mexiko, Guatemala, Belize, Honduras, El Salvador, Nicaragua, Costa Rica, Kolumbien, Ecuador und Brasilien. Olms, Hildesheim k.a. 2007, ISBN 3-487-12959-0 (Studien und Materialien zur Musikwissenschaft 43)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]