Marina Cvetajeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marina Cvetajeva
Persona informo
Марина Ивановна Цветаева
Naskiĝo 8-an de oktobro 1892 (1892-10-08)
en Moskvo
Morto 31-an de aŭgusto 1941 (1941-08-31) (48-jaraĝa)
en Jelabuga
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Jelabuga vd
Lingvoj rusafrancagermana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Subskribo Marina Cvetajeva
Familio
Patro Ivan Tsvetaev vd
Gefratoj Anastasia Tsvetayeva • Valerii︠a︡ Ivanovna T︠S︡vetaeva vd
Edz(in)o Sergei Efron vd
Amkunulo Sophia Parnok vd
Infanoj Ariadna Efron • Gueorgui Serguéievich Efrón vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • taglibristo • prozisto • tradukisto vd
Laborkampo poezio • teatra arto vd
Aktiva en BerlinoParizoPragoMoskvo vd
Aktiva dum 1908–1941 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marina Ivanovna CVETAJEVA (ruse Марина Ивановна Цветаева) naskiĝis la 8-an de oktobro n.s. 1892 en Moskvo, Rusia Imperio, mortis (pendumis sin) la 31-an de aŭgusto 1941 en Jelabuga, Tatarstano, Rusio. Ŝi estas fama rusa lirika poetino, verkistino kaj tradukistino. Radiko de ŝia familia nomo Цвет ruse signifas Floro.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro Ivan Vladimiroviĉ Cvetajev (1847 - 1913) estis filo de preposto. Li laboris kiel profesoro pri historio kaj belartoj en la Moskva Universitato kaj estris en 1911 - 1913 la Belartan Muzeon de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 3-a, kiu nun estas konata kiel la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin en Moskvo. Li frue vidviĝis kaj lia unua edzino Barbara Dmitrijevna Ilovajskaja (1858-1890) restigis al li du gefilojn - Andrej kaj Valeria. Lia dua edzino nomiĝis Maria Aleksandrovna Mein (1868 - 1906) , kiu havis pole-germanan originon. Ŝi naskis du filinojn - Marina kaj Anastasia (1894 - 1993). Ŝi estis bone edukita virino, kiu multe ludis pianon hejme.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Aparteno de ambaŭ gepatroj al la belartoj grave influis deziron de Marina versi. Ŝi fakte denaske parolis trilingve: ruse, france kaj germane. Tial ŝiaj unuaj versoj estis verkitaj ankaŭ en tiuj lingvoj, kiam ŝi estis ankoraŭ sesjaraĝa. En 1902 la patrino malsaniĝis pro tuberkulozo kaj la familio forveturis al Eŭropo, kie ili serĉis plej taŭgan kuraclokon en Italio, Svisio kaj Germanio. Tie Marina lernis en prestiĝaj knabinaj pensionatoj. La eŭropaj belaĵoj kaj tiea vivmaniero inspiris kelkajn ŝiajn rimarkindajn versojn. La malsano de la patrino progresis kaj en 1905 la familio translokiĝis al Krimeo, kie kuracado same fiaskis. Somere de 1906 la gefamilianoj loĝis en Tarusa situanta ĉe la rivero Okao. Tie Maria Aleksandrovna mortis. Marina tre amis sian patrinon kaj dediĉis al ŝi multajn siajn verkojn.

Studentaĝo[redakti | redakti fonton]

Plena per tristo pro morto de la patrino Marina plu lernis en la moskva internulejo kaj ne ŝatis loĝi enhejme, kie ĉio remomorigis al ŝi la feliĉan vivon de la tuta familio. Somere de 1909 la deksesjara fraŭlino venis Parizon, kie ŝi frekventis lekcionojn en Sorbono. Ekde 1910 ŝi kune kun la patro kaj la fratino loĝis en Weiser Hirsch, germana urbeto troviĝinta apud Dresdeno. Tie ŝi studis kaj preparis sian unuan kolekton de propraj versoj.

Poezia kariero[redakti | redakti fonton]

En Moskvo en 1910 Marina Cvetajeva eldonis sian versaron "La vespera albumo", kiun rimarkis elstaraj tiamaj poetoj kaj donis pozitivajn recenzojn. Maksimilian Voloŝin eĉ vizitis ŝin por esprimi sian admiron kaj invitis ŝin en sian bienon situantan en la krimea Koktebelo. Kvankam estis diferenco de ties aĝoj, sed la aperinta tiam amikeco estis fruktodona kaj longtempa.

Tie printempe de 1911 ŝi konatiĝis kun Sergej Efron, al kiu ŝi dediĉis sian duan versaron "La sorĉa lanterno". Tamen ĝi ne plaĉis al kritikistoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1912 Marina Cvetajeva edziniĝis al Sergej Jakovleviĉ Efron (1893 - 16.08.1941), kiu estis hebreo baptita kiel ortodoksulo. Samjare naskiĝis ties filino Ariadna (1912 - 1975). Morto de ŝia patro Ivan Vladimiroviĉ en 1913 negrave influis ŝian verkadon, kiu iom post iom perfektiĝis kaj la nova kolekto "El du libroj" aperinta en 1914 jam furoris ene de la lando.

La Unua mondmilito (1914 - 1918) kaj la Enlanda milito (1918 - 1920) multe ne obstaklis verkadon de Cvetajeva. Tiam aperis ĉirkaŭ tricent novaj versoj, ses romantikaj teatraĵoj kaj poemo-fabelo "Caro-Fraŭlino" (Царь-Девица).

Aprile de 1917 naskiĝis ŝia dua filino Irina. Pro malfacila vivo en Moskvo ŝi forveturis al Koktebelo laŭ invito de Voloŝin. Poste ŝi revenis en Moskvon, kie potencon jam uzurpis la bolŝevikoj. En 1919 ŝi tute mizeris kaj provis savi almenaŭ sian filinon Irina de malsato en ŝtatorfejo, sed tiu mortis tie.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

Ĉar ŝia edzo Sergej Efron batalis en la Blanka armeo do Marina Cvetajeva estis ekzilita el Sovetunio en 1922. Ŝi kune kun filino Ariadna loĝis en Berlino kaj poste ili luis apartamenton en la ĉeĥa urbeto Jíloviště situanta apud Prago. Tie la familio reunuiĝis, ĉar la edzo tiam estis studento de la Praga Universitato. En 1925 naskiĝis ties filo Georgij (1925 - 1944). La gefamilianoj samjare translokiĝis al Parizo.

Versoj verkitaj eksterlande ne havis sukceson, tamen al publiko pli plaĉis ŝiaj prozaĵoj tiamaj. Tamen la familio mizeris kaj vidis neniun pozitivan perspektivon. En 1937 filino Ariadna ricevis permeson reveni al la patrujo. Oktobre de ĉi-jaro en USSR rifuĝis Efron, kiun en Francio oni akuzis pri murdo. En 1939 Cvetajeva kaj ŝia filo ankaŭ revenis en Moskvon.

Lastaj vivjaroj[redakti | redakti fonton]

Tiam en Sovetunio regis ĉiea suspektemo, ĉar okazis t.n. Granda Purigo kaj estis malliberigitaj multaj personoj. Persekuto ne preterpasis ankaŭ la familion de Cvetajeva. La filino estis arestita aŭguste de 1939 kaj la edzo oktobre de la samjaro. Ariadna troviĝis en la prizono dek kvin jarojn. Sergej Efron estis pafmortigita la 16-an de aŭgusto 1941.

Post la reveno Cvetajeva tute nenion versis, ŝi ĉefe tradukis verkojn de kelkaj eŭropaj poetoj. La 22-an de junio 1941 komenciĝis la milito inter Sovetunio kaj Germanio, tial ŝi kune kun filo Georgij forveturis al Jelabuga, kien oni evakuis la moskvajn literaturistojn. Tie ŝi pendumis sin la 31-an de aŭgusto 1941. Antaŭ morto ŝi skribis tri notojn, en kiuj kromalie informis pri sia serioza malsano, kiun ŝi ne povis plu elteni. Onidire ŝi eksciis novaĵon pri morto de Efron, kio ankaŭ estis kialo de ŝia sinmortigo. Ŝin oni enterigis en la urba tombejo, tamen la tombo ne konserviĝis.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La poezio de Cvetajeva estas karakterizita per romantika streĉo, lingva intenseco (kiu tre malfaciligas la tradukadon) kaj alta esprimemo.

La regantaj motivoj en ŝia poezio estas la soleco, la tragedioj de amo, la konflikto inter rutino kaj la vivo de la animo, la loko de la poeto kiel profeto forigita de la socio.

Cvetajeva verkis mallongajn kantojn kaj multajn kantciklojn, nur iuj publikiĝis en kolektoj aperintaj dum sia vivo.

Ŝi ankaŭ verkis kelkajn poemojn - kelkajn bazitajn sur motivoj prenitaj de rusa folkloro ("Reĝo de la Virgulino", 1922; "La Knabo", 1924) kaj eŭropa folkloro ("Kaptilo de la Ratoj", 1925), la intrigoj de la aliaj estis prenitaj de ŝia vivo "Monta Poemo" kaj "La Fina Poemo", 1924.

Krome ŝi verkis kelkajn eseojn kaj artikolojn pri nuntempaj poezioj kaj poetoj, kaj pri la verko de Puŝkin, kiu estis respektata de ŝi (ŝi eĉ dediĉis al li ciklon da poemoj).

Cvetajeva en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La multaj verkoj de Marina Cvetajeva estas tradukitaj en kelkajn fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Jen ekzemplo, kiun faris Andrei Teravainen la 26-an de oktobro 2009.

MARINA

Traduko de verso de Marina Cvetajeva

Aliujn el ŝtono konstruis destino, -

Sed mi ŝanĝebrilas ondrande!

Min faris ŝanĝemo kaj nomis - Marina

La ŝaŭmon de l’ mar’ pereantan.

Faritaj el karno aŭ tera argilo -

Por vi estas ĉerkoj kaj tomboj...

Babtita en maro, mi glitas facile,

Dum flug’ frakasata per ondoj!

Tra iuj ajn retoj, tra iuj ajn koroj

Trapasos impet’ al libero.

La bukloj sanĝemaj kaj sunekoloraj

Apenaŭ aperus el tero.

Frakasas min ondoj je ŝtonaj genuoj,

Sed mi reviviĝas konstante.

Vivuas mi gajan, neniam enuan

La ŝaŭmon el mar’ leviĝantan.

Cvetajeva Marina en Kolektiva Esperanta Biblioteko

Domo-muzeo de Marina Cvetajeva en Moskvo

“Mi vane, kiel per spilil'…” (Ludmila Novikova). SkK, 1996, №1

“La patra tero! Nostalgi'!..” (Ludmila Novikova). SkK, 1996, №1

Memoro[redakti | redakti fonton]

Amo al la verkaro de Marina Cvetajeva konserviĝas en koroj de pluraj homoj. Kelkaj ŝiaj versoj kompilis tre popularajn kantojn, kiujn oni povas aŭskulti eĉ en filmoj. En Moskvo (Borisoglebskij strateto, 6) funkcias domo-muzeo, en kiu ŝia familio loĝis en 1914 - 1922.

La 26-an de decembro 2007 en Moskvo okazis inaŭguro de la monumento omaĝe al Marina Cvetajeva, kiun faris skulptistino Nina Matvejeva, arkitektoj Sergej Burickij kaj Aleksandr Dubovskij. Ĝin oni starigis kontraŭ ŝia domo en Borisoglebskij strateto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nina Berberova

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]