Marine Le Pen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marine Le Pen
Marine Le Pen, 2014-02-04
Marine Le Pen, 2014-02-04
Persona informo
Naskonomo Marion Anne Perrine Le Pen
Naskiĝo la  5-an de aŭgusto 1968(nun 1968-08-05) (55‑jara)
en Neuilly-sur-Seine, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Panteono-Assas
Subskribo Marine Le Pen
Familio
Patro Jean-Marie Le Pen
Patrino Pierrette Lalanne
Frat(in)oj Marie-Caroline Le Pen • Yann Le Pen
Edz(in)o Éric Iorio • Franck Chauffroy
Amkunulo Louis Aliot
Infanoj Jehanne Chauffroy • Mathilde Chauffroy • Louis Chauffroy
Parencoj Marion Maréchal
Nolwenn Olivier
Jany Le Pen
Philippe Olivier
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo https://mlafrance.fr
vdr

Marine LE PEN (naskiĝnome Marion Anne Perrine Le Pen) (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1968 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas advokato kaj franca politikistino prezidanto de Front National.

Ekde julio 2004 ŝi estas deputito en Eŭropa Parlamento kaj ankaŭ regiona konsilanto de la franca regiono Nord-Pas-de-Calais ekde marto 2010.

Prezidanto de Front National

La 16-an de januaro 2011, post voĉdonado inter membroj de sia partio, per apogo de 67,5%, Marine estis elektita prezidanto de Front National (FN) venkante super Bruno Gollnisch,[1] kaj sukcedante al sia patro Jean-Marie Le Pen, fondinto de la partio. En marto 2011 enketo publikigita en Le Parisien situis ŝin kiel la plej voĉdonotan en la unua raŭndo per 23% el la voĉoj,[2] antaŭ Nicolas Sarkozy (UMP) kaj Martine Aubry (PS), ambaŭ per po 21%.

Decidita "maldiabligi" la partion, la saman monaton ŝi ordonis la forpelon el Front National de Alexandre Gabriac pro lia apero en foto farante nacisocialisman saluton, pri kio ŝi deklaris "la FN ne akceptas en sia sino tian tipon de neallaseblaj sintenoj kiuj rememorigas naŭzan ideologion".[3]

Privata vivo

Marine Le Pen estas la plej juna el la tri filinoj de Jean-Marie Le Pen, prezidanto de Front National de 1972 ĝis 2011, kaj de lia unua edzino Pierrette Lalanne. Lernejanino de Kolegio Florent Schmitt en Saint-Cloud, ŝi poste studis en universitato apartenanta al Sorbono Universitato Panteono-Assas (Parizo II), kaj fariĝis licenciulino pri juro. Dum siaj universitataj jaroj, ŝi aliĝis al "Cercle national des étudiants de Paris" (CNEP), studenta movado proksima al Front National, de kiu ŝi portempe estis honora prezidanto.

Patrino de tri filoj, ŝi edziniĝis kun Frank Chauffroy, direktoro de entrepreno kiu laboris por Front National, pli poste ŝi edziniĝis kun Éric Lorio, antaŭa nacia sekretario de FN kaj antaŭa regiona konsilanto de Nord-Pas-de-Calais, de kiu ŝi nun divorcis. Ŝia hodiaŭa kunulo estas Louis Aliot, vic-prezidanto de FN kaj ĝenerala sekretario de la partio de 2005 ĝis 2010.

Verkoj

  • À contre-flots (aŭtobiografio) 2006.

Referencoj

Eksteraj ligiloj