Marine Stewardship Council
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 13 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Marine Stewardship Council (MSC) [MArin STJUadŝip KAŬncl] estas sendependa kaj komunumutila organizo, kiu disdonas medioprotektan sigelon por fiŝaĵoj el daŭripova fiŝkaptado. La celo estas malhelpi trofiŝadon de la maroj. La MSC estis fondita en 1997 de konzerno Unilever kaj de WWF. En 1999 MSC sendependiĝis kaj estas financita per donacoj.
Greenpeace, kiu komence subtenis la iniciativon, nun kritikas la sigelon pro supozita malsevereco.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Agendo 21, Unu-Mondo-agendo

